Hodiaŭ ni invitas vin al la sud-orienta parto de Pollando, al la urbo Krosno, troviĝanta inter la riveroj Lubatówka kaj Wisłoka. Povas esti, ke iuj el vi – aparte ŝantantoj de la belaj vitroelfaraĵoj konas jam tiun ĉi nomon. La regiono fieras pri bonegaj naturaj defendo-kondiĉoj kaj relative altkvalitaj grundoj. Ne mirige do, ke homoj setladis tie de multaj jarcentoj. La firmaj spuroj lasis en la regiono ia. keltoj, kiuj enloĝis la regionon 200 jarojn antaŭ nia erao. Sed firma setlejo kreiĝis tie nur ĉirkaŭ la 10-a jarcento. Pri tiu ĉi fora historio memorigas la tn. Musa Turo troviĝanta sur la urbo-najbara altaĵo. Longe oni supozis, ke ĝi estas sole romantika ruinaĵo el ĉirkaŭ la 1887-a jaro. Tamen la elektivigitaj esploroj pruvis, ke ĝiaj restaĵoj datiĝas eĉ je la 9-a jarcento, kvankam la ĉefa kastelo - kies restaĵojn oni povas ĝis hodiaŭ rigardi - estis konstruita renesancstile nur en la 15-a jarcento .
La urbo Krosno mem – kiun oni iam difinis „malgranda Krakovo” - Parva Cracovia ravas per beleco de la mezepokaj preĝejetoj kaj malnovaj brikdomoj, troviĝantaj proksime de ĝia foirplaco. Al tiuj nepre vizitindaj apartenas la Ĉefparoĥa Preĝejo de la sankta Triunono, kies konstruo komenciĝis en la 1342-a jaro. Ĝiaj gotikaj muroj kaj riĉaj pli postaj barokaj ornamaĵoj efikas sprirabe je ĉiu vizitanto. Samtempe kun la paroĥa sonoril-turo ligiĝas aparta legendo. Entute en la turo troviĝas 3 sonoriloj kies nomoj jenas: Urban, Jan kaj Marian. Urban estas la kvara laŭ la grandeco sonorilo en Pollando. Fondis ĝin Wojciech Porcjusz kontraŭ oro alportita de li el Hungario. Ne temis pri kutima oro, sed pri oro sekrete kaŝmetita de rabistoj. Temis pri oro kun diablaj signoj kaj por ĝin elspezi necesi oferi al diablo la proporan animon. Sed neniu kuraĝis fari tion. Do Wojciech Porcjusz kun la loĝantoj de Krosno decidis utiligi ĝin por glorigi Dion kaj fondis sonorilon, kiu onidire transdaŭros ĉiujn kataklisojn. Multaj sendube ne kredus la legendon, sed estas fakto, ke sonorilo Urban sendamaĝe transdaŭris ĉiajn dispartigajn, insurekciajn kaj militajn tempestojn, senŝanĝe avertante pri malamo, avareco kaj rabemo.
Pri la graveco de Krosno en la mezepoko atestas la devenanta el la 1403-a jaro statuso de buĉista gildo, kiu estas la plej malnova metiista dokumento en Pollando. Fine de la sama jarcento la pola reĝo Vladislavo Jagielonido permesis konstrui en la urbo lignan akvokondukilon – unu el malmultaj en la tiama Pollando, kiu servis senĉese al la loĝantoj de Krosno ĝis la 19-a jarcento. Dum ĉiuj ĉi jarcentoj Krosno estis unu el la plej gravaj en Pollando centroj produktantaj teksaĵojn, same por mezaj civitanoj kiel ankaŭ por la nobelaro. Sed, de pli ol 100 jaroj la rekonebla signo de la urbo estas la vitro-fandejoj, kiuj multas en la urbo. Laboras en ili ĉiu tria loĝanto de Krosno. La beleco de la lokaj vitroelfaraĵoj ravas klientojn eĉ en la plej foraj lokoj en la mondo.
Gabi Kosiarska