• Sekve de la papaj itineroj en la pola montaro - 01. 04. 2006
  • Audio0 KB
  • 31.03.2006
Morgaŭ, la 2-an de aprilo pasas la unua mortodatreveno de papo Johano Paŭlo la 2-a. Hodiaŭ do, ni volas inviti vin hodiaŭ gesinjoroj al kelkaj lokoj en la polaj montoj aparte proskimaj al la Papo polo. Lia amo al la montoj estas vaste konata, li vagis tra ili jam kiel knabo, sekve pastro, episkopo kaj kardinalo, kaj ĉiuj cetere memoras liajn - ja jam nur mallongajn vizitojn en montoj, cetere ne sole polaj - kiel Johano Paŭlo la 2-a. La montonitneroj, kiuj portas lian nomon troviĝas hodiaŭ en ĉiuj polaj montoĉenoj kaj ĉiuj estis iam vizitiaj de la papo mem. Plej volonte Karol Wojtyła grimpis en Tatry-montaro, kvankam liaj grimpaventuroj en la montaro komenciĝis de Beskid la Malalta en la sud-orienta parto de Pollando. Tie apartan atenton oni devas dediĉi, ĉi kuntekste, al la masivo Leskowiec. La papo vizitis ĝin ankoraŭ kiel knabo. Ja Beskid la Malalta apartenas al mez-altaj montoĉenoj, do bonegaj por montaraj ekskursoj kun infanoj. Karol Wojtyła komencis grimpi sur la samnoman pinton kune kun la patro kiel 10-jara knabo. Leskowiec altas 922 metrojn super la mar-nivelo kaj ĝi estas la 3-a laŭ la grandeco montopinto en tiu ĉi masivo. Tamen, ĝi estas la plej bona loko por admiri ĉirkaŭaĵon, kiu konsistas el aliaj montoĉenoj: Beskid Żywiecki, Beskid la Insula kaj fine Tatry-montoĉeno. Karol Wojtyła vizitadis tiun ĉi lokon ankaŭ poste, kiel pastro kune kun gestudentoj, kies animzorganto li estis. En la grimpanta sportvestita viro sen sutano akompanita de gejunuloj, neniu rekonis komence la pastron, kion cetere necesis fari pro politikaj motivoj. La situacio ŝanĝiĝis, kiam Karol Wojtyła fariĝis episkopo kaj forlasis la animzorgadon de la akademia junularo. Tiam multaj turistoj jam konis lin kaj reknis ĉe la montaraj itinejoj kaj kutimis hali por paroli kun li almenaŭ momente. Omaĝe al tiuj ĉi papaj vizitoj oni ŝanĝis la nomon de la najbara pinto - la sesa laŭ la grandeco en la tuta montoĉeno Beskid la Malalta – al la pinto de Johano Paŭlo la 2-a. Sur ĝia suda deklivo troviĝas la turisma rifuĝejo konstruita en la 1932-a jaro de la monto-amantoj el Wadowice, la naskiĝurbo de la papo. Apude de ĝi troviĝas kapeleto dediĉita al la papo kaj lia monumento. La loko ĝuas ne nur daŭran rekonon de turistoj, kies nombro de jaroj ne malkreskas, sed ankaŭ de pilgrimantoj dezirantaj viziti la papan kapelon kun la ekstera sonoril-turo kaj Kruco-vojo. Ĉe la alia montoflanko troviĝas skiista itinero kaj 2 skiistaj telfero.
En Tatry-montaro Karol Wojtyła ŝajne aparte ŝatis - konsiderante la nombron de liaj vizitoj - la valon de Chochołów, kiu estas populare nomata Chochołowska-valo. La alia loko de li ofte vizitata estis Wiktorówki, enkondukanta al Rusinowa–arbar-herbejo, kie troviĝas kapeleto de Dipatrino - la Reĝino de Tatry-montaro.
La valo Chochołowska estas la plej granda valo en la pola Tatry-montaro, troviĝanta ĉe ĝia okcidenta parto. Ĉe sia enira fragmento ĝi impresas iom morne, sed nur post kelkaj mintuoj ĝi spirrabe ravas pro subite etendiĝanta vasto. Ĝis hodiaŭ en la valo oni daŭre povas renkonti sinpaŝtantajn ŝafgregojn kaj vicojn da kabanoj, ŝajnus rekte elprenitaj el malnovaj fotografaĵoj. La nordan parton de la valo formas dolomitoj kaj kalkaj ŝtonoj. La suda konsistas el kristalaj rokoj ia. granitoj. La panorama varieco de Chochołowska valo ligiĝas kun glaĉero, kies lango kovris ĝin en la pasinteco nur fragmente.
Alian lokon tre ŝatatan de papo Johano Paŭlo la 2-a en la pola Tatry-montaro konsitigis Wiktorówki, la loko – kiel dirite enkondukanta en herbokampeton en kiu troviĝas la kapeleto de Dipatrino - la Reĝino de Tatry-montaro, kiu estas konata ankaŭ kiel aŭ Dipatrino Jaworzyńska. Laŭ rakontoj de la montaranoj en la 1860-a jaro la 14-jara knabineto Marysia Murzańska peridis bovinojn, kiujn ŝi paŝtis. Preĝante ŝi eniris arbaron por serĉi la bestojn. Tie sur iu arbo ŝi ekvidis la figuron de Helbrila Sinjorino, kiu certigis ŝin, ke post momento ŝi retrovos la bestojn. Tamen Ŝi havis apartan komision al Marysia. Ŝi deziris, ke la knabineto petu homojn, ke tiuj konvertiĝu kaj bedaŭru pro siaj pekoj. Post la pero de la mesaĝo la figuro de la Helbrila Sinjorino malaperis kaj la knabineto baldaŭ retrovis siajn bovinojn. Sian aventuron ŝi rakontis al paŝtisto, kiu sur la montrita de ŝi arbo pendigis sanktan, tio estas religian bildeton. Dum pluraj jaroj ĉe la arbo preĝis ĉefe paŝtistoj, malmultaj personoj eĉ sciis pri la loko. Tamen 50 jarojn pli poste oni konstruis tie malgrandan lignan kapeleton kaj homoj komencis pilgimi al Wiktorówki por favorpreĝi al la Dipatrino, la Reĝino de la Tatry-montaro. La troviĝnta en la kapelo figuro de la Dipatrino estas ĉizita en la tilia ligno. Ĝi estas pentrita per oleaj farboj, kies koloro tamen jam perdis sian originan intensecon – nome, la figuro devenas el la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Proksime de la loko troviĝas ankaŭ la tn. mirakla fonto, kies akvon volonte kunprens hejmen turistoj, nun amase vizitantaj la kapeleton ĉe Wiktorówki dum siaj montaraj ekskursoj.
Jen nur kelkaj lokoj en la polaj montoj, amataj de ĉiuj poloj, nun ankaŭ vizitataj kun aparta konscio, ke temas pri lokoj amataj ankaŭ de Karol Wojtyła, pli posta Johano Paŭlo la 2-a.
Gabi Kosiarska