• KALWARIA PACŁAWSKA - 16. 04. 2006
  • Audio0 KB
  • 14.04.2006
Hodiaŭ mi proponas la viziton en iu el kelkaj lokoj en Pollando, en kiu en la ĵusaj tagoj svarmas pilgrimantoj. Ja hodiaŭ estas la Sankta Sabato, la lasta tago de la Sankta Semajno. Eble iuj el vi konjektas, ke temas pri loko kiu same kiel kelkaj aliaj famaj en Eŭropo referencas al la Pasiono, al la suferoj kaj morto de Kristo. Temas pri la situanta en la sud-orienta parto de Pollando vilaĝo Kalwaria Pacławska. Dum la Sankta Semajno vizitas ĝin piaj pilgrimantoj, dum la semajno eblas rigardi la pasionajn rolludojn. Kiel dirite similaj lokoj estas en nia lando kelkaj, inter kiuj sendube plej famas Kalwaria Zebrzydowska. Ĝi ankaŭ fieras pri la plej malnova historio, ĉar oni fondis ĝin komence de la 17-a jarcento. Tamen en la sama jarcento, sed kelkajn jardekojn pli poste estis establita Kalwaria Pacławska. Laŭ la legendo kiam en la regiono ĉasis vojevodo Andrzej Maksymilian Fredro li rimarkis cervon, inter kies kornoj brilis la Kruco [tiu sceno ripetiĝas en kelkaj piaj rakonto]. Por memorigi tiun ĉi eventon la vojevodo fondis preĝejon kaj franciskanan klostron, ĉio ĉi estis difinita la Sanktejo de la Sinjora Pasiono kaj de la Kalvaria Dipatrino. La evento okazis en la 1665-a jaro. La klostro, preĝejo kaj domo de pilgrimantoj troviĝas sur altaĵpinto 465 metrojn super la marnivelo. Komence ĉiuj konstruaĵoj estis lignaj. Ili konserviĝis ĝis niaj tagoj dank' al Szczepan Józef Dwemicki, rekonata ĉi tie eĉ la dua fondinto. Li estis tre respektata persono en la loka administracio, samtempe oficista skribisto kaj ĉasestro de Przemyśl-regiono. En la 18-a jarcento li engaĝiĝis por la elkonstruado de novaj kapeloj destinante tiu ĉi cele signifajn monrimedojn.
La panoramo de Kalwaria Pacławska havas certajn similaĵojn al la jerusalema. De la orienta flanko ĉirkaŭas ĝin la masivo Ubocz, norde de ĝi troviĝas la masivo nomata la Oliv-Monto, samalta kiel la preĝeja altaĵo difinata Golgoto, sur kiu troviĝas la klostro. En la suda flanko videbliĝas Karpatoj. Tiujn ĉi altaĵojn dividas la tn. valo de Jozefato, sur kies fundo fluas la rivero Wiar, estanta respegulo de la biblia Cedron-rivero. Inter tiuj ĉi montoj el inter kiuj unu respegulas Golgoton la alia Oliv Monton kondukas krucvojo longa 1662 metrojn. Laŭe de ĝi troviĝas sume 35 masonitaj kaj 7 lignaj kapeletoj. Origine temis pri 28 kapeloj kreitaj laŭ la mendo de vojevodo Andrzej Maksymilian Fredro, el ili neniu konserviĝis ĝis hodiaŭ. Baze de la dokumentaro oni povas supozi, ke ili estis lignaj kaj havis formon de krucoj aŭ sanktaj figuroj. Apud ili tre ofte loĝis ermitoj dediĉante sian vivon al religia meditado. Dank’ al la dua fondinto de Kalwaria Pacławska oni konstrius 20 kromajn kapeletojn same lignajn kiel ankaŭ masonitajn. Ilia internoj estis ornamitaj per figuroj bildigantaj scenojn el la krucvojo de Kristo. Ĉiuj kapeletoj estas konstruitaj laŭ la sama modelo, laŭ la arkitekta vidpunkto ili referencas al klasikismo, kvankam ornamaĵoj estas novgotikaj kaj novbarokaj. Kiel la plej originalajn oni rekonas kapelojn: Domo de Kajafaso, Domo de la Dipatrino, Tombo de la Dipatrino, Krucumo, kaj kapelo de la Dipatrino Doloranta.
En la ĉefa preĝejo de Kalwaria Pacławska troviĝas la miraklofara pentraĵo de la Kalvaria Dipatrino. Ĝi prezentas la Dipatrinon kiel reĝinon sidantan sur la nuboj kun sceptro en la deksta mano kaj Jesuinfaneto ĉe la maldekstra. La baroka pentraĵo kreiĝis en la 17-a jarcento. Komence ĝi troviĝis en la preĝejo en Kamieniec Podolski. Ne estas sciate, kio okazis kun ĝi kiam en la 1672-a jaro turkoj konkeris la urbon. Laŭ onidiroj ili enĵetis la pentraĵon en la riveron. Post tiu ĉi evento Dipatrino aperis mirakle al iu oldulo kaj klarigis al li lokon en kiu troviĝas tolaĵo. Ŝi ordonis transporti ĝin ĝuste al Kalwaria Pacławska. Dumvoje la oldulo haltis por tranokti en la loko Sambor. La pentraĵon oni tiam kaŝis en la keston, sur kiu kutimis dormi la filo de la domposedanto. Nokte nevidebla forto tri foje forĵetis la knabon de sur la dormokesto. La vekitaj loĝantoj post ĝia malfermo ekvidis ekstrordinaran brilon emanantan de la pentraĵo. Eksciinte pri la evento la loĝantoj de Sambor klopodis instigi la oldulon, ke li restu en ilia urbo kune kun la pentraĵo. Li malaprobis tion, klarigante al ili la volon de la Dipatrino. Kion fari? La loĝantoj pilgrime akompanis do la pentraĵon al la franciskana klostro en Kalwaria Pacławska. Ĉi tie la famo de la pentraĵo rapide disvastiĝis. La pilgrimantojn eblas renkonti tie ne nur dum la Sankta Semajno - kvankam kiel dirite por tio estas apartaj kaŭzoj - sed en la daŭro de la tuta jaro.
Gabi Kosiarska