Hodiaŭ gesinjoroj ni invitas vin al loko aparte rava laŭ la naturvaloraj konsideroj, al Zwierzyniec - urbo perfekta por ripozi proksime de la naturo. Ja la reganta printempo aparte logas al tio. Zwierzyniec situanta en la sud-orienta parto de la lando apartenas al la regiono pollingve difinata Roztocze. Ĝiajn unikajn proprecojn oni rekonis jam antaŭ kelka tempo. Atestas pri kio la establita tie en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Nacia Parko de Roztocze. Verdire ĝia unua protektita segmento estis difinita jam en la 1934-a jaro. Antaŭ kelka tempo ankaŭ la Eŭropa Unio rekonis ĝian eksterordinaran valoron, nome la parko eniris la Internacian Rezervejon de Biosfero, kiun kune kun ĝi kunkreas ankaŭ parkoj el Britujo, Germanio kaj Ukrainujo. La samnoman komunumon Zwierzyniec 66-procente kovras arbaroj: abio-fagaj kaj pinaj. Aparte spirrabaj estas la tieaj naturmonumentoj: la 50-metraj abioj. La vizitkarto de la Nacia Parko de Roztocze krom arbaroj estas ankaŭ la bredejo de la tn. polaj ĉevaloj, estantaj la rekonebla signo de la parko kaj de la regiono.
Sed, Zwierzyniec estas ne sole vizitinda loko pro naturvaloraj logaĵoj, valoras viziti la urbon mem. Zwierzyniec kiel la urbo kreiĝis en la 1990-a jaro, sed ĝia historio komenciĝis pli malpli 400 jarojn pli frue. En la 1593-a jaro la kanceliero kaj hetmano de Pola Respubliko Jan Zamoyski decidis establi tie la duan en Pollando rezervejon de ĉasbestoj. Meze de la arbaro estis konstruita la larika biendomo de Zamoyski-familio. La nomo bestaro, do pollinge Zwierzyniec unue estis uzita por difini la ĉirkaŭaĵon, sed kun la tempofluo ankaŭ per ĝi oni baptis la urbon kaj la komunumon. Laŭ invito de Zamoyski-familio la ĉasistajn rendevuojn partoprenis tie multaj magnatoj. Gastis tie ia. polaj reĝoj: Vladislavo la 4-a, Johano Kasimiro kaj Michał Korybut Wiśniowiecki. Ankaŭ ĉie tie komencis kaj ekfloris amo inter Maria Kazimiera D'Arguin, konata pli poste kiel reĝino Marysieńka kaj la pola reĝio Johano la 3-a Sobieski. Iliaj amleteroj de jardekoj estas opiniataj la klasikaĵo de la 17-a jarcenta pola lingvo kaj kulturo. Apartan admiron de ĉiuj gastoj de la biendomo en Zwierzyniec ĝuis la ĉirkaŭita per palisaro parko, en kiu oni bredis amikrilatajn al la homo kapreolojn, alkojn, aprojn kaj urojn. La palisaron oni malkonstruis nur en la 1905-a jaro. La biendomo ne estis sole la ĉasista rezidejo, pri kio atestis vasta manĝoĉambro, biblioteko, kapelo kaj danc-salono, ĝi estis ankaŭ – kiel dirite ripozloko de polaj potenculoj. Tiun ĉi rolon ĝi plenumis dum pli ol 200 jaroj ŝanĝante sian aspekton konforme al la gustoj de la posedantoj. En la 17-a jarcento ĉirkaŭis ĝin geometia franc-stila ĝardeno, 100 jarojn pli poste la ĝardeno estis alikonstruita konforme al la angla stilo, kio reliefigis la romantikan karakteron de la biendomo. Dum jarcentoj ĝi estis loko idilia. La kvazaŭ perdiĝintan en la arbaro magnatan rezidejon serĉis nek tataroj, nek svedoj dum siaj invadoj kontraŭ Pollandon. Ĉion ĉi ĉesigis en la 30-a jaroj de la 19-a jarcento granda incendio kiu tutece forbruligis la biendomon. Baldaŭ en Zwierzyniec estis levitaj klasikismaj konstruaĵoj, kiuj fariĝis administrejo de ĉiuj familaj posedaĵoj de Zamoyski-familio. Ilia elkonstruo spronis la evuoluon de la vilaĝo Zwierzyniec mem. Samtempe Zamoyski-familio multe zorgis pri la klereco de siaj laborantoj, certigante al ili edukon ankaŭ eksterlande aŭ venigante por ili eksterlandajn fakulojn - britojn, italojn, germanojn. Dank’al tio en Zwierzyniec kreiĝis la unua en Pollando fabriko de kamparanaj maŝinoj kaj la bierfarejo – ĉi-lasta funkcianta ĝis hodiaŭ.
Tamen en Zwierzyniec neniam troviĝis grandaj industraj establoj, dank’al kio ĝi ne perdis sian kvietan karakteron, senĉese kvazaŭ dronante en verdaĵoj, arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj. Lime de la 19-a kaj 20-a jarceno ĝi fariĝis moda ripozloko kaj same moda kaj atrakcia ĝi restas ĝis hodiaŭ.
Gabi Kosiarska