Hodiaŭ ni vizitu gesinjoroj la urbon Złotoryja, troviĝantan en la sud-okcidenta parto de Pollando. Verdire de ĝi estas pli proksime al Berlino aŭ Prago ol al Varsovio. La urbon ni elektis ne senkaŭze, nome aparte en majo ĝi meritas viziton, kaj pri la kaŭzo vi ekscios aŭskultante nian felietonon.
Złotoryja troviĝas lime de du malsamaj laŭ la grund-formiĝo regionoj. Unuflanke de ĝi vastiĝas monotonaj, vastaj terenoj, formantaj la Silezian Ebenaĵon, ĉe la alia flanko videbliĝas la norda parto de la montoĉeno Sudety. La plej malnovaj restaĵoj de la homa aktivado en la regiono devenas el neolito, do el la periodo inter la 5-a kaj la 2-a jarmiloj antaŭ nia erao. Plej multas tamen spuroj de la frumezepoka setlado. Ĝuste Złotoryja estas unu el la plej malnovaj urboj de Silezio. Sur la unua mapo de Eŭropo el la 1467-a jaro, kiun aŭtoras Nicolaus Cusanus sur la tuta regiono de Silezio krom Vroclavo estis signita ĝuste sole Złotoryja.
La plej impona disfloro de la urbo, kiu datiĝas por la jaroj 1180–1240 ligiĝas kun la ŝercado de oro. Tion facile konjketas la pollingvanoj, se ni aldonos ke la vorto „złoto” pollingve signifas oron kaj la dua segmento de la vorto „ryć” signifas la agon fosi. En la plej brila epoko oni elterigadis jare preskaŭ 50 kilogramojn de tiu ĉi nobla krudaĵo. Kun la tempofluo oni establis ĉi tie ankaŭ minejojn de aliaj ercoj. Ekzemple ĝis la 20-a jarcento estis elterigata tie krome kupro, aktuale ĝi estas sole la provizejo de bazalto.
En la 1211-a jaro la vroclava princo Henryk Brodaty [Henriko la Barbohava] atribuis al Złotoryja la urborajtojn. Sekve ĝia fondoleĝaro en la 13-a jarcento fariĝis la imitmodelo por establi laŭvicajn setlejojn kaj urbojn en la tuta regiono. La periodo de la plej profitdona or-fosado finiĝis tie unu jarcenton pli poste. Tiam en Złotoryja dank’al pluraj privilegioj disfloris teksaĵista metio kaj bierfarado. Al la or-elterigado oni klopodis reveni komence de la 20-a jarcento, sed sensukcese.
Sed krom paroli pri Złotoryja, kiel la pola orbaseno ni ankaŭ menciu pri ĝiaj atrakciaĵoj. Aparte vizitinda en la urbo estas la preĝejo de sankta Hedwiga el la fino de la 13-a jarcento. Apud ĝi dum kelka tempo troviĝis ankaŭ fransiskana klostro. En tiu ĉi konstruaĵo ekde la 1504-a jaro troviĝis la plej fama en Złotoryja protestanta lernejo, establita de Hieronim Wildenberg. Ĝia famo tamen plene ekbrilis nur sub la gvido de Walenty Trotzendorf. Venadis ĉi tien gejunuloj el Pollando, Litovio, Transilvanio kaj Saksujo. Ĝia instrunivelo estis tiom impona, ke princo Francisko la 2-a planis transformi ĝin eĉ en Universitaton. Bedaŭrinde la neatendita morto de la princo samtempis kun granda incendio en la lernejo. Malgraŭ ĝia pliposta rekonstruo ĝi jam neniam akris sian elstaran nivelon kaj fine estis translokita al Legnica. En la 30-aj jaroj de la 18-a jarcento Złotoryja fariĝis en Pollando unu el la plej gravaj teksaĵistaj centroj. Apud tiu ĉi meti-arto disvolviĝis la vitro-farado kaj oni produktis tie la plej altkvalitajn ledojn.
Kion ankoraŭ valoras rigardi en Złotoryja? Nepre vizitinda estas ĝia mezepoka urboplaco, centre de kiu troviĝas la 100-jara fontano, memorindiganta la batalon de la tieaj ministoj kontraŭ invadintaj tataroj en la 1241-a jaro. La bataloj estis tiel rankoraj, ke pereis dum ili preskaŭ ĉiuj urbodefendantoj. Post tiu ĉi evento oni decidis konstrui la defendo-muregon, kies parton kun forĝista turo oni ĝis hodiaŭ povas admiri. De sur ĝia supro vastiĝas bela panoramo de la tuta Złotoryja-regiono.
Inter tri gotikaj preĝejoj apartan atenton meritas la ŝtona preĝejo de la Dipatrino. Laŭ la stilo ĝi estas pli precize dirante romanik-gotika hala konstruaĵo kun tri aloj. Super la korusa parto en la mezepoko troviĝis la tn. ĉena biblioteko. En ĝi libroj pere de ĉenoj estis ligitaj al la tabloj de la legantoj. Bedaŭrinde por hodiaŭ vidi la bibliotekan kolekton necesas veturi al........ Varsovio.
Dum sia tuta ekzistperiodo Złotoryja ligis grandan atenton al siaj ministaj, al siaj originaj tradicioj, simile estas cetere ankaŭ hodiaŭ. Ĉiujare en la urbo en la dua duono de majo okazas Landa Ĉampionado pri la Kribrado de la Orhava Sablo. En la 2000-a jaro okazis en Złotoryja eĉ Monda Ĉampionado pri tiu ĉi maniero serĉi la oran ercon. La plej proksima rivalado okazos inter la 19-a kaj la 21-a de majo kaj la urboaŭtoritatoj kore bonvenigas ĉiujn orserĉantojn.
Gabi Kosiarska