• KASTELO KSIĄŻ - 13.05.2006
  • Audio0 KB
  • 18.05.2006
Ĉi foje ni volus veturi kun vi gesinjoroj al iu el la plej belaj kaj samtempe plej grandaj kastelaj-parkaj kompleksoj en Pollando. Superas ĝin sole la krakova Wawel-kastelo kaj la postteŭtona kastelo en Malbork. Do ni direktiĝas al la kastelo en Książ, situanta sur kruta altaĵo proksime de la urbo Wałbrzych (la sud-okcidenta Pollando). Ĝi jam ekde la unua momento lasas eksterordinaran impreson.
Ĝian kreiĝon kaŝas la ombroj de forgeso, kiun provas malkaŝi la legendo. Laŭ ĝi, la konstruaĵon kreis la imperiestra kavaliro, Funkenstein. Komence, li estis junula kavalirservanto, kiu enamiĝis al la filino de la imperiestro. La patro tamen promesis ŝian manon nur al tiu, kiu donacos al li plej grandan trezoron. Juna Funkenstein suferis vidante kiel la plej granda rabisto de la regiono rapidas al la imperiestro kun diamantoj kaj oro. Li mem povis oferi nenion tiom altvaloran. Pensante pri la sorto de sia amantino Funkenstein kutimis vagi tra la arbaro. Dum iu el tiuj promenoj renkontis lin arbaraj feoj, kiuj konsilis al li donaci al la imperiestro sakon kun nigraj ŝtonoj certigante, ke tiam li fariĝos la edzo de la amata princino. Senespera junulo faris tiel, kiel konsilis feoj. La imperiesro nur kruele ridis vidinte lian donacon kaj ordonis enĵeti ĝin en fajrujon…..sed tiam la ŝtonoj ekbrulis..… ĉar kiel facilas konjekti ne temis pri simplaj ŝtonoj, sed pri karbobuloj. La imperiestro estis tiom impresita, ke li ordonis nomi Funkenstein – „Tiu, kiu alportas ŝtonojn sparkodonajn”. Feliĉa junulo ne nur povis edziniĝi al la princino, sed li ankaŭ ricevis grandan terenon, sur ĝi li decidis konstrui kastelon por protekti la nigran trezoron. Ĉio ĉi laŭ la legendo okazis en la 933-a jaro.
La unua historie dokumentita informo pri Książ devenas el la jaroj 1288-91, kiam la kastelo estis renovigita kaj plukonstruita de reĝo Bolko la 1-a. La fortikaĵo rolis unue kiel limgardejo ĉe la komerca itinero el Silezio al Ĉeĥio. Sed, la regiono estis tiom bela, ke Bolko la 1-a traslokiĝis tien kun sia kortego. Ekde tiam la kastelon oni nomis la Princa Monto kaj aŭ la Princa Ŝtono. Dum multaj laŭvicaj jarcentoj kastelo troviĝis en diversaj manoj kaj multaj ĝiaj posedantoj - kio sendube povas surpizi - prirabadis komercistojn veturantajn laŭe de la itinero el Silezio al Ĉeĥio, kiun origine la kastelloĝantoj devis protekti.
En la 16-a jarcento la kastelo en Książ fariĝis la proporaĵo de Hochberg-familio. Ekde tiam ĝis la 1941-a jaro ĝi rolis kiel la genta ĉefrezidejo de unu el la plej riĉaj kaj plej influpovaj sileziaj familioj. En la jaroj 1548-58 en la kastelo okazis la unua vera modernigo. Samtempe oni alikonstruis la gotikan kastelon al la renesanca rezidejo. De tiu ĉi tempo devenas ankaŭ la unua detala priskribo de la konstruaĵo. Formis ĝin tiam la tn. supra kastelo kun princaj salonoj, apartigita per profunda akvofosaĵo disde la malsupra kastelo, en kiu troviĝis staloj, bierfarejo kaj forĝistejo. Ĉion denove ĉirkaŭis akvafosaĵo kaj defendomurego. Dum la tn. 30-jara milito en la 17-a jarcento la kastelo estis ofte sieĝata kaj detruata jen de la saksaj, jen de la svedaj kaj jen de la prusaj soldatoj. Sojle de la 18 jarcento ĝi fariĝis la posedaĵo de Ernest Maximilian von Hochberg, kiu transformis la rezidejon en vere fabeleskan palacon. Iom ne mirige, se ni aldonos, ke Hochberg-familio apartenis tiam al la 3 plej riĉaj familoj en Germanio kaj unu el 7 plej riĉaj en Eŭropo. Por ĝiaj bezonoj en la najbara Wałbrzych laboris senĉese 9 mil personoj.
Komence de la 20-a jarceno oni entreprenis laŭvican plukonstruon de la kastelo. Ĝi ricevis du novajn turojn kaj monumentecan sud-okcidentan alon. Sed tiam Hochberg-familio komencis fronti financajn problemojn kaj translokiĝis al Britujo, kion nazi-germanoj traktis kiel perfidon, anektante la kastelon en Książ.
En ĝi hitlerantoj staplis ia. kolektojn el la Reĝa Prusa Biblioteko, sed nur ĝis la 1943-a jaro, kiam la kastelon transprenis speciala brigado Todt. Oni forveturigis tiam ĉiujn valoraĵojn troviĝantajn tie, detruante tion, kion ne eblis ŝteli. La fabelesa rezidejo fariĝis konstruaĵo kun severa, kazerna karaktero, ĉirkaŭita per pikildrata muro. La rokon troviĝantan sub la kastelo traboris diversaj tuneloj, kiujn fosis maliberigitoj de la koncentrejo Gross-Rosen. Laboris tie ankaŭ cirkaŭ mil aktivuloj de la ogarnizaĵo Todt, kiu inaŭguris alikonstruon de la kastelo, laŭplane rolonta kiel nova kancelario de la 3-a Regno. Baldaŭ la nombro de laborantoj kreskis ĝis 3 mil, la intensaj laboroj estis planitaj eĉ ĝis la…. 1950-a jaro. La reto de koridoroj fositaj de malliberigitoj longas 900 metrojn kaj profundas 50. En la kastelo estis ankaŭ konstruita lifto ebliganta transporti sub la teron automobilojn. Oni planis ankaŭ konstrui la fervojlinion, kiu havus haltejon en la subkastelaj koridoroj. Tiu ĉi plano estis almenaŭ parte realigita, sed ĉu tutece? Tio ĝis hodiaŭ estas mistero. Laŭ onidiroj la fervoj-tunelo komenciĝis proksime de la loko Lubieszów. Dum multaj jaroj loĝantoj de la regiono rakontis pri mistera duvagona blend-trajno, veturanta el Świebowice al Wabrzych, ĝi tamen neniam atingis la urbon. Maljunaj personoj difinadis ĝin „tajno kun la vroclava oro”. Pluraj trezorserĉantoj opinias, ke en subterejoj de la kastelo daŭre troviĝas objektoj rabitaj de hitleranoj en Silezio kaj povas esti eĉ la sukcena ĉambro. Antaŭ ol la kastelon okupis ruĝarmeanoj germanoj sukcesis mini la subterejojn. Kial?....
Dum du postmilitaj jaroj poloj ne havis aliron al la kastelo. Dank’al detalaj konservistaj laboroj inaŭguritaj en 1956-a jaro la kastelo poiome rericevis sian iaman brilon. Sed, sincere dirante ne sole ĝia beleco allogas amase turistojn, multaj vizitas la regionon pro scivolemo...
Gabi Kosiarska