• La Reĝa Kastelo kaj Arkikatedralo de Sankta Johano - 29.04.2006
  • Audio0 KB
  • 07.06.2006
Nur post kelkaj tagoj, merkrede la 3-an de majo ni solenos polan nacian feston. Kiel la festo la tago de la proklamo de la 3-a maja Konstitucio estis deklarita jam la 5-an de majo de la 1791-a jaro, do du tagojn post la proklamo de la Konstitucio.
Antaŭtage de ĝi ni volas viziti kun vi gesinjoroj du el tiuj lokoj en Varsovio, kiuj apartamaniere estas ligitaj kun ĝia kreiĝo kaj solena akcepto. Temas pri la varsovia Reĝa Kastelo kaj la Arkikatedralo de sankta Johano Baptisto, troviĝanta tut proksime.
Sed, ne eblas pri ili paroli ne aludante mallonge al la historio de la pola ĉefurbo, nun la plej granda inter la polaj urboj. Okazis en la historio, ke ĝi superis per sia brilo la ceterajn urbojn de la lando, okazis ankaŭ, ke ĝi troviĝis rande de la malapero de sur la mapo de la lando. Kion valoras noti, la hodiaŭa aspekto de la urbo laŭ la urboplana konsidero kreiĝis dum la rekonstruo de Varsovio, urbo terebenigita dum la 2-a mondmilito.
La unua setlejo kreiĝis ĉi tie verŝajne en la 9-a jarcento. Kiel la urbon oni rekonis Varsovion lime de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. La ĉi koncerna iniciato venis de riĉaj germanaj komercistoj, kiuj translokiĝis al Varsovio el Toruno. Komence la urbon oni nomis Warszowa aŭ Warszewa. Kiel la pola ĉefurbo ĝi funkcias ekde la 1596-a jaro. Tiun decidon alprenis reĝo Sigismundo la 3-a Waza, post kiam incendio serioze damaĝis la ĝistiaman rezidejon de la polaj regantoj, la kastelon sur Wawel-altaĵo en Krakovo. Kurioze, neniam ĝis la 20-a jarcento oni oficiale agnoskis Varsovion la ĉefurbo. Ĝis la 1795-a jaro, kiam post la 3-a dispartigo Pollando malaperis de sur la mapo de la mondo Varsovio estis taksata sole kiel la rezidejo de la pola reĝo. Tie ankaŭ ekde la 16-a jarcento estis okazantaj kunvenoj de la pola sejmo. Ĉi tie fine, inter la jaroj 1788–1792 debatis la Kvarjara Sejmo, difinata kiel la Granda. Ĝia celo estis renovigi kaj savi Polan Respublikon kontraŭ ĝiaj ĉiam pli malamikaj najbaroj. La sejmo debatis en la Deputita Salono de la Reĝa Kastelo. Ęn ĝi oni proklamis la unuan eŭropan Konstitucion, en ĝi la Konstitucio estis subskribita de la pola reĝo. Estis la 1791-a jaro.
Kion eblas diri pri la Reĝa Kastelo? Ĝi estis konstruita ĉirkaŭ la 11-a jarcento, kiel la rezidejo de la mazoviaj princoj, kaj ĝia situo estis aparte avantaĝa konsiderante la defendokondiĉojn. La kastelo troviĝis ne nur apud la rivero Vistulo, sed ankaŭ sur kruta eskarpo. Unue temis pri konstraĵo teretaĝa, en kiu krom la princa rezidejo funkciis ankaŭ tribunalo kaj la loka parlamento. Dum la tuta 15-a jarcento la konstruaĵo estis plivastigata. Oni aldonkonstruis etaĝon, kie troviĝis salonoj de la princa familio, teretaĝe loĝis servantaro kaj troviĝis redutaj salonegoj. Fine de la 16-a jarcento oni devone alikonstuis ĝin alkonformigante al la bezonoj de la reĝoj. Ĉio ĉi daŭris preskaŭ 30 jarojn, sekve de kio la kastelo ricevis la nunan aspekton.

Tiam oni aldonis kroman alon, difinatan la Nova Domo de la Reĝo. La novkonstuita Granda Domo Varsovio estis destinita por la kunvenoj de Sejmo kaj Senato, tie ankaŭ oficis la plej gravaj ŝtataj oficistoj. Tiam la kastelo ricevis la turon difinata la Horloĝa aŭ Sigismunda laŭ la nomo de translokinta la reĝosidejon reĝo Sigismundo la 3-a Waza. Liajn laborojn daŭrigis lia filo reĝo Vladislavo la 4-a, kiu aparte zorgis pri la arta ekipo de la kastelo, precipe konsiderante la pentroarton. Li decidis ankaŭ konstui kroman etaĝon ĉe la suda alo por la teatra salonego, en kiu okazis spektakloj de teatraj trupoj el la tuta Eŭropo. Laŭ la ordono de Vladislavo, la 4-an de januaro en la 1644-a jaro oni starigis sur la Kastela Placo omaĝkolumnon al reĝo Sigismundo, kiu ĝis hodiaŭ restas la rekonebla signo de la pola ĉefurbo.
Pri la enorma disfloro de la kastelo zorgis la laŭvicaj polaj reĝoj, sed ili ankaŭ permesis, ke la kastelo perdu sian defendokarakteron. Tial meze de la 17-a jarcento dum la tn. sveda inundo la malamikoj konkeris ĝin eĉ sen kiu ajn pafo. Prirabita kastelo rolis unue kiel ĉevalejo kaj sekve hospitalo. De antaŭ tiu ĉi periodo konserviĝis sole murpentraĵoj, kiujn la malamikoj pro evidentaj kialoj ne povis rabi. Post tiuj ĉi malgajaj jaroj la lasta reĝo de Pollando Stanislao Aŭgusto Poniatowski sukcesis revenigi al la kastelo la iaman brilon. Ĝian laŭvican alikonstruon partoprenis la plej elstaraj arkitektoj de Francio kaj Italio. Sed, la kastelaj salonoj ne sole atestantis pri la polaj sukcesoj, al kiuj oni sendube povas kalkuli la proklamon de la 3-a maja Konstitucio, ili atestis ankaŭ pri malsukcesaj momentoj. En la sama salono, kie oni proklamis la Konstitucion estis subskribita dokumento, baze de kiu okazis la dispartigoj de Pollando. Konforme al ili Varovion ricevis Prusujo kaj dum 10 jaroj la varsovia Reĝa Kastelo estis provinca sidejo de prusa reĝo. Post tiu ĉi periodo venis en Varsovion kiel okupaciantoj rusoj. Post la reakiro de la sendependeco, komence de la 20-a jarcento la Reĝa Kastelo tuj fariĝis la sidejo de la polaj prezidentoj. Ĝuste kiel simbolon de la pola ŝtato traktis ĝin germanoj dum la 2-a mondmilito terebeniginte ĝin jam en la unua monato de sia invado kontraŭ Pollandon. Restis sole ruino kun kelka murfragmento.

Solena inaŭguro de la Kastelo rekonstruita post la milito – kun enorma subteno de poloj kaj eksterlandanoj, inter kiuj ne mankis esperantistoj, ĉefloke kun la karmemora Ludwig Pickel - okazis nur la 30-an de aŭgusto de la 1984-a jaro.
Alia loko, kiu ludis gravan rolon dum la akcepto de la 3-a maja Konstitucio estas la akrikatedralo de sankta Johano Baptisto troviĝanta nur kelkajn paŝojn for de la Reĝa Kastelo. En ĝi la Konstitucio estis ĵurenoficigita. La arkikatedralo estas la plej malnova preĝejo de Varsovio, samtempe ĝi estas unu el la plej gravaj lokoj por la polaj kulturo kaj tradicio. Ĉi tie okazis kronceremonioj de pluraj polaj reĝoj, reĝaj geedziĝoj kaj sepultoj. En la subterejoj de la katedralo, troviĝas la tomboj de ia.: polaj mazoviaj princoj, reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, polaj prezidentoj Gabriel Narutowicz kaj Ignacy Mościcki.
Origine sur la loko de la arkikatedralo troviĝis preĝejo establta lime de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Pli poste ĝi rolis kiel pri preĝejo paroĥa kaj ĉefparoĥa, kiun en la 18-a jarcento oni altigis al la rango de la katedralo. La preĝejo estis multfoje alikonstuita, plej ofte en la 19-a jarcento, kiam oni faris tion konforme al la angla novgotika stilo. Ĝia interno estas preskaŭ senornama kaj malhela.

Dum la 2-a mondmilito la preĝejo estis tutece detruita, same kiel la malnovurba kvartalo de Varsovio. Oni rekonstruis ĝin en la jaroj 1948–1956 baze de la 14 jarcentaj konstruplanoj de la preĝejo.
Nun denove kaj la Reĝa Kastelo kaj la Varsovia Arĥikatedralo rericevis dignan lokon en la panoramo de Varsovio, rolante ankaŭ kiel lokoj de gravaj ŝtataj kaj religiaj solenaĵoj.
Gabi Kosiarska