Lastĵaŭde pasis la Internacia Infantago, tial en nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni ne povas viziti lokon alian ol Pacanów en la sud-orienta Pollando, kiu la 1-an de junio de la 2003-a jaro estis proklamita la Eŭropa Ĉefurbo de Fabelo. Ĉiujare ĉirkaŭ la 1-a de junio ĝi transformiĝas en la urbon de la infanoj, kiuj amase venas tien ne nur el plej diversaj anguloj de la tuta Pollando. Dum la festo ili havas la ŝancon prezenti siajn kapablojn, partopreni diversajn paradojn kaj laborrenkontojn preparitajn speciale por ili. Tradicie okazas ankaŭ konkurso pri la plej multlingva bonvenigo. La nunjara infana festo en Pacanów okazas jam morgaŭ, dimanĉe la 4-an de junio.
La nuna famo de Pacanów ligiĝas kun la figuro de „Kapreto Dupeto” – la heroo de la unua pola bildstria porinfana rakonto el la 1933-a jaro, verkita de Kornel Makuszyński kaj ilustrita de Marian Walentynowicz. Do jam pluraj generacioj de la polaj infanoj spirrabe sekvas la aventurojn de la naiva kapreto-dupeto vaganta tra la mondo serĉante kvazaŭ mitan lokon. Ĝuste Pacanów, kiu laŭ onidiroj estas la unua loko en la mondo, kie oni hufumas kaprojn.
Aktuale Pacanów estas vilaĝo enloĝata de iom pli ol unu mil loĝantoj, sed ĝi fieras pri la historio pli longa ol tiu de la pola ŝtato mem. Komence ĝi estis unu el la plej gravaj centroj de la gento Wiślanie – Vistulantoj, kiu kun la tempofluo kunestablis meze de la 10-a jarcento la polan ŝtaton. Ĉio ĉi estas konata dank’al informo, konserviĝinta en arkivaj germanaj dokumentoj. Nome, en la jaro 874 princo Świętopełk la 1-a konkeris Pacanów kaj enkorpigis ĝin en la propran princolandon.
Laŭ la 15-jarcenta pola kronikisto Jan Długosz, la unua urboposedanto, kiam ĝi eniris la limojn de la pola ŝtato estis Seminarius. Laŭ lia peto la tiama krakova episkopo Maur konsekris - ĉirkaŭ la 1109-a jaro – la preĝejon de la sankta Marteno, kiu estis la unua vilaĝa preĝejo en Pollando te. ne subigita al la povo de la loka princo. La urborajtojn Pacanów akiris de la pola reĝo Boleslao la Hontema en la 1265-a jaro. En la urbo laŭ la legendoj ofte gastis lia edzino sankta Kinga, al kiu cetere Pollando dankŝuldas malkovron de sal-tavoloj en Wielicza. Sed en Pacanów ŝi zorgis pri lepruloj en la loka hospitalo.
La situo de Pacanów ĉe la komerca vojo inter Krakovo kaj la reĝa urbo Sandomierz, proksime de la rivero Vistulo favoris ĝian evoluon. La urbo fieris ne nur pri la komercaj sukcesoj, sed ankaŭ pri elstaraj loĝantoj. En la 1331-a jaro okazis batalo apud Płowice, en kiu la pola reĝo Vladislavo la Kubuta venkis teŭtonojn. Tiam pro heroeco famiĝis la tiama posedanto de Pacanów Florian la Griza, kiun reĝo distingis atribuante al li la nobel-titolon. En tiu ĉi periodo verŝajne elformiĝis ankaŭ la pola familia nomo Pacanowski.
Meze de la 14-a jarcento en Pacanów loĝis 800 personoj, kio estas 3-oble pli ol en la proksima Kielce, kiu hodiaŭ estas la plenrajta urbo. La laŭvicaj 15-a kaj 16-a jarcentoj signifis ne sole la disfloron de la urbo mem. Ĉiam pli ofte gravajn postenojn en la ŝtato okupis ankaŭ ĝiaj filoj. La plej bonaj jaroj de Pacanów daŭris tamen nur ĝis la mezo de la 17-a jarcento. La urbo terebenigita dum la pola-sveda milito jam neniam reakiris sian komencan brilon kaj signifon. En la tempo de la 19-jarcentoj dispartigoj de Pollando Pacanów ektroviĝis en la rusa aneksoparto. La cara dekreto el la 1869-a senigis ĝin je la urborajtoj, kio aldone malkreskigis ĝian gravecon.
La unusola atestanto de la iama urbobrilo estas la nepre vizitinda - komence menciita - preĝejo de la sankta Marteno. Apartan atenton en ĝi meritas la dumetra kruco kun la figuro de Kristo, skulptita en la tilia ligno. Ĝi devenas verŝajne el la 12-a jarcento kaj mirakle transdaŭris ĉiujn incendiojn kaj militojn detruantajn Pacanów, la lokon en Pollando nepre vizitindan kune kun la infanoj, sed ja ankaŭ sen ili.
Gabi Kosiarska