• Itinero de la Aglaj Nestoj - 10.06.2006
  • Audio0 KB
  • 09.06.2006
Ĉi semajne gesinjoroj ni volas proponi al vi enpaŝi la tn. Itineron de la Aglaj Nestoj situantan en la suda Pollando, kiu pri ni fieras, ke ĝi estas la plej fama turisma itinero en nia lando. Ĝia populareco baziĝas ĉefe sur aparte bele formita pejzaĵo kun sprirabaj kalkŝtonaj rokoj, pluraj misteraj kavernoj kaj multaj pitoreskaj kastelruinoj . Cetere ĝuste al ili la 163- kilometra itinero dankŝuldas sian nomon. Nome laŭe de ĝi troviĝas la restaĵoj de 25 malnovaj kasteloj kaj vojgardejoj nomataj aglaj nestoj por ilia situo sur altaĵoj. La establon de tiu ĉi kastel-reto iniciatis la pola reĝo Kazimiro la Granda, kiu decidis formi la defendo-sistemon protektantan la limojn de la lando kaj la plej gravajn komercajn itinerojn de la regiono.

Al iuj aparte vizitindaj kastel-ruinoj laŭe de tiu ĉi vojo apartenas la kastelo en Rabsztyn – iam unu el la plej grandaj konstruaĵoj en la regiono. Ĝia nomo estas germandevena, nome „rabstein” signifas korvan rokon aŭ korvan ŝtonon. La kastelo – aŭ pri precize dirante ĝiaj ruinoj perfekte ekzempligas la evoluon de la polaj kasteloj de la mezepokaj severaj gardejoj tra renesancaj kortegoj ĝis magnataj rezidejoj.
Ĝis nun el la kastelo en Rabsztyn konserviĝis murfragmento de la tn. supra kastelo kvazaŭ radikanta en la kelkŝtona roko. Tiu ĉi segmento estas memoraĵo pri la tempo kiam la kastelo rolis kiel la mezepoka gardejo. La eksteraj muroj de la konstruaĵo kaj ruinoj de la pordego konsistigas la restaĵojn de la renecancstila palaco. La tuto estas apartigita per fosaĵo, super kiu estas superŝutita linga ponto. En malnovaj brilotagoj al la kastelo kondukis eĉ 3 levpontoj.
La kreiĝon de la kastelo en Rabsztyn kaŝas la ombroj de la forgeso – verŝajne lignan konstruaĵon oni establis tie ankoraŭ en la komencaj jardekoj de la mezepoko. Hodiaŭ ne estas precize sciate, kiu ĝin konstruis. La kastelo certe ekzistis jam dum la regado de la menciita reĝo Kazimiro la Granda en la 14-a jarcento. La reĝo nur decidis plukonsturi la gardejon kaj aldonis ĝin al kreita de si defendo-sistemo. La kastelo estis tiam severa, preskaŭ senornama gotika konstraĵo, establita sur la neregula plano. Du jarcentojn pli poste kiam ĝia posedanto fariĝis granda reĝa marŝalo Zygmunt Myszkowski estis iniciatita ĝia alikonstro en renesancan rezidejon, pro kio ĝi signifaparte perdis sian defendokarakteron. Ĉe la piedoj de la malnova supra kastelo kreiĝis triala kaj duetaĝa malsupra kastelo, kun 40 riĉe ekipitaj salonoj. Ilia beleco allogis multajn polajn potenculoj. Unu el ili Jan Zamoyski - granda pola hetmano okazigis tie sian nuptobankedon post la geedziĝo kun princino Gryzelda, la kuzino de la pola reĝo Stefan Batory. La geedziĝo okazis preskaŭ precize antaŭ 423 jaroj - la 12-an de junio de la 1583-a jaro. Kion valoras noti la nupto-festo daŭris 6 semajnojn.
Detruon de la kastelo kaŭzis la pola sveda milito, sed ĝi daŭre estis enloĝata eĉ ĝis la 19-a jarcento. Tiam rabistoj logitaj per pluraj lokaj legendoj pri keloj plenaj de altvaloraĵoj eksplodigis parton de la kastelo. La konstruaĵo, kiu bonŝance rezistis militojn kaj plurajn sieĝojn falis en la ruinon pro homa avido.
Sed malgraŭ tio ne mankas turistoj, kiuj allogas tien la aspekto de la kastel-restaĵo kvazaŭ rekte prenita de malnovaj legendoj pri bravaj kavaliroj. Cetere ne nur de tiu ĉi kastelo, sed de la tuta kastel-itinero, prave kaj poeziece difinita „la aglaj nestoj”.
Gabi Kosiarska