• NACIA KAMPINOS_PARKO - 17.06.2006
  • Audio0 KB
  • 19.06.2006
Dum la lastaj tagoj oni vere eksentis en Pollando, ke la somero sojlas, ĉar malgraŭ la mezo de junio ĝis nun la sunradioj avaris sian varman brilon. Tamen, jam la unuaj sunplenaj tagoj instigis - precipe la loĝantojn de grandaj loĝaglomerejoj - fuĝi el la urboj por pli intimi kun la naturo. Pluraj varsovianoj elektas tiu ĉi cele la prokisman al la pola ĉefurbo Nacian Parkon de Kampinos. Ankaŭ ni elektas ĝin por la nunsemajna vizito, ia. pro aparta frukto-lingva konsidero. Nome, junio en Pollando (cetere ne nur) estas la rikoltosezono de la fragoj, kiujn nun oni vendas ĉiupaŝe, ne parolante pri la grandkvanta pola eksporto de tiuj ĉi aromaj fruktoj. Kaj ĝuste lime de la Nacia Kampinos-Parko troviĝas vilaĝo, kiu portas la allogan nomon de ĉi tiu sezona frukto, kiu en la pola lingvo sonas: Truskawka. Apudas ĝin la vilaĝo Truskaw, laŭ kies nomo oni iam difinadis ĝenerale la arbarajn fruktojn. Truskaw estas la plej malnova loĝloko en la tuta regiono de Kampinos, kie nun komenciĝas multaj promenaj, marŝaj kaj biciklaj itineroj tra Kampinos Parko. La informo pri ĝia establo fare de la pola reĝo Vladislavo Jagiełło devenas el la 1419-a jaro.
Cetere la tereno de Nacia Kampinos-Parko atestis plurajn gravajn eventojn en la historio de Pollando. En la 1410-a jaro ĝuste la fondinta Truskawiec reĝo Vladislavo Jagiełło celis tra Kampinos-terenoj al Grunwald-kampoj, kie okazis grava pola-teŭtona batalo, en kiu polaj trupoj ĝuis brilan venkon. En pli postaj historiperiodoj en ĉi tieaj arbaro kaŝiĝis insurgentoj de ĉiuj polaj 18- kaj 19-jarcentaj insurekcioj kontraŭ la caran aneksinton. Tamen, la plej sangoverŝan periodon perskribis la 2-a mondmilito. En la parko garnizonis (batalis) tiam pli ol 2 kaj duona mil soldatoj de la konspira Landa Armeo. Tiun periodon memorigas la dissemitaj tra la tuta parko soldataj tombejoj. Apartan emfazon havas la troviĝanta lime de Kampinos Parko tombejo en Palmiry, la loko de la eterna ripozo de polaj civiloj kaj soldatoj, pereintaj en la amasaj ekzekutoj efektivigataj de nazi-germanoj en la periodo inter la jaroj 1939-1941.
Sed ni reiru al pli fora historio, nome kun la regiono estis ligita ankaŭ la tn. nederlanda setlado. Spuroj de la venintaj nederlandanoj, nomataj tie „Olendrowie” laŭ la pola vorto „Holendrowie” estas troveblaj ankaŭ hodiaŭ. Temas ia. pri artefaritaj grund-ŝutaĵoj, sur kies pintoj estis konstruataj domoj, protektante kontraŭ inundoj. La limoj de unuopaj bienoj nederlandanoj signis plantante salikojn kaj tiliojn, kiuj ĝis hodiaŭ kreskas en la Parko.
Plej signife la terenkonstron kaj pejzaĝon de la regiono influis la lasta glaĉero, sekve de kiu kreiĝis dunoj kaj marĉoj ŝanĝante la fluejon de la rivero Vistulo. Ĝuste ili formas nun unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de la Nacia Kampinos-Parko. La parkon decidas viziti ankaŭ multaj scivolemuloj ĝin pro unu el plej malnovaj en Pollando bredejoj de uroj. Eblas ilin renkonti en la vilaĝo Smardzewice, troviĝanta sur la tereno de la parko.
Ekde la 15-a jarcento la tereno de la nuna Kampinos Parko estis reĝa posedaĵo, kiun oni povis lupreni. Rivalis pri tio multaj polaj grandsinjoroj, nome la regiono famis pro la unusolaj en Pollando tn. mastopinoj, difinataj tiel por sia alteco kaj rekteco. Tiun atrakcian varon pro la proksimeco de Vistulo facilis rivertransporti al Gdansko, kaj favorpreze vendi. Nun ĉiaj arbarriĉaĵoj de la Parko estas strikte protektitaj.
Vizitante la regionon ni ne evitu la viziton en la najbaranta kun Kampinos Parko Żelazowa Wola. En la tiea biendomo naskiĝis la plej fama pola komponisto Frederiko Chopin. Almenaŭ mallongan viziton valoras fari ankaŭ en la proksima Brochów, kie la gotik-renesanca preĝejo estis la atestanto de la geedziĝo de gesinjoroj Chopin kaj kelkan tempon pli poste de la bapto de malgranda Frederiko.
Gabi Kosiarska