• RESZEL - 24.05.2006
  • 24.06.2006
Kun ĉiu laŭvica tago proksimiĝas la ripozperiodo, la astronomia somero komenciĝis ja lastĵaŭde. Hodiaŭ ni do volas instigi vin viziti la urbeton Reszel, situantan lime de Varmio kaj Mazurio, en la nord-orienta parto de Pollando. Temas pri loko trankvila, plena de misteroj, sed troviĝanta for de la ĉefaj turismaj itineroj. Ĝia rava pejzaĵo, unika arkitekturo kaj riĉa historio kaŭzis, ke ĝi estas unu el plej ŝatataj lokoj de polaj artistoj. Sed ni tuj aldonu, ke plej volonte la urbon vizitas ne poloj, sed... germanoj. Niaj samlandanoj okupas nur la duan lokon. Sed la 3-an, aŭskultu atente..... okupas ĉinoj...
La establita en la 1241-a jaro fare de teŭtonoj urbo Reszel estis dum la mezepoko la dua konsiderante riĉon urbo de Varmio, en kiu konserviĝis la unika laŭ la eŭropa skalo arkitekturo. Temas pri la klasika ekzemplo de la tn. duobla foirplaco, ĉirkaŭita per murego kun 4 pordoj, troviĝantaj ĉe 4 anguloj de la urbo. Krom la malnovurba kvartalo Reszel fieras pri la 14-jarcenta ponto super la rivero Sejna, kiu neniam estis alikonstruita. Dum 700 jaroj oni subigis ĝin sole al konservistaj laboroj. Se ni ankoraŭ aldonos, ke en la urbo troviĝas interesa la 15- jarcenta gotika preĝejo fariĝos evidente, ke Reszel estas vera raraĵo por la ŝatantoj de la mezepoko.
En la urbo atenton logas ankaŭ la kastelo, kiu antaŭ jarcentoj estis la episkopa rezidejo. Aktuale en ĝi troviĝas hotelo, restoracio kaj art-galerio, en kiu oni ekspozicias verkojn de la plej renomaj polaj artistoj, kaj ankaŭ verkojn prezentitajn en la mondfama venecia bienalo.
Sed, Reszel – kiel menciite - estas ankaŭ urbo plena de misteroj. Ĝi estas preskaŭ neevitebla vizitloko por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la sankta Gralo – la kaliko, kiun uzis Kristo dum la lasta Vespermanĝo. Laŭ la lokaj legendoj la sankta Gralo troviĝis en la urbo dum kelkcent jaroj. Alportis ĝin ĉi tien teŭtonoj, kies propraĵo ĝi fariĝis rezulte de ne klarigitaj ĝisfine evenoj ankoraŭ en Jerusalemo. Teŭtonoj donacis ĝin al princo Świrgiełło, la frato de la pola reĝo Vladislavo Jagiełło kiel apartan dankesprimon pro la alianciĝo. Nome, la litova princo Świrgiełło ne estis amiko de Pollando, kaj kiel aliancano de teŭtonoj li batalis kontraŭ ĝin. Opiniante sian propran kastelon ne sufiĉe sekura princo Świrgiełło decidis kaŝi la kalikon en la troviĝanta apud Reszel preĝejo en la loĝloko Bezławki. Tio okazis en la jaro 1430-a aŭ 1432-a. Preskaŭ jarcenton pli poste dum la lasta pola-teŭtona milito la preĝejon sieĝis tataroj alianciĝintaj kun Pollando. Tiam laŭ kronikistaj donitaĵoj la mistera kaliko estis enmasonita en la sudan alon de la preĝejo. Post jarcentoj dum la laŭvica milita tempesto la enmasonita kesto estis detruita kaj la kaliko ŝtelita. Ĝiaj pli postaj sortoj restas nekonataj.
Malgraŭ tio, ke historiistoj traktas ĉi specajn rakontojn kiel simplajn fabelojn Reszel estas por ili urbo bone konata, sed pro aliaj motivoj. Nome, en la 19-a jarcento oni bruligis ĉi tie la lastan en la mondo sorĉistinon. Ĉio ĉi komenciĝis en la 1806-a jaro, kiam Pollando estis jam lando dispartigita kaj Reszel ektroviĝis en la prusa aneksoparto. Al la urbo venis tiam Barbara Zdnuk kun siaj 4 infanoj kaj laboristo, kiu verŝajne estis ilia patro. Li tamen post mallonga periodo forlasis la familion kaj ekloĝis en la rifuĝejo por mizeruloj. Malfeliĉa virino vizitadis lin tie, veante kaj deklarante venĝon. Kiam en septembro de la sekva jaro en la rifuĝejo eksplodis incendio, sekve de kiu la duono de la urbo estis damaĝita neniu havis dubojn, kiu kulpas. Barbara Zdnuk estis kondaminta kiel ŝorĉistino je la bruliga morto. Ĉiuj laŭvicaj tribunaloj, kiujn la virino petis pri la graco rifuzis ŝian peton. Fine, la verdikton aprobis la prusa reĝo kaj la 21-an de septembro de la 1811-a jaro oni bruligis la lastan en Eŭropo ŝtiparon. Laŭ la onidiroj la malfeliĉa virino ĝis hodiaŭ nokte vizitas la urbon. Ŝi aperas en la kastelo, en kiu la prusaj aŭtoritatoj instalis malliberejon kaj sur la ponto, kiun ŝi vidis tra la fenestroj de sia kelo.
Fine ni menciu kroman misteron de Reszel. Ĝi koncernas la urbosubterejojn. Oni diras, ke neniu, kiu volis ilin viziti revenis viva. Kiam en la 1914-a jaro tiu ĉi tereno troviĝis portempe en la rusaj manoj malgranda regimento volis viziti la ĉirkaŭitan per la legendo lokon. Neniu soldato revenis de tiu ĉi ekspozicio. Militistaj aŭtoritatoj ŝokitaj de la afero ordonis masoni la enirejon al la subterejoj kaj la lokon terebenigi. Oni faris tion tiom perfekte, ke hodiaŭ neniu kapablas montri la lokon en kiu la pordo troviĝis.
Gabi Kosiarska