• RADOM - 01.07.2006
  • 30.06.2006
En nia unua julia veturo tra Pollando ni volas viziti kun vi gesinjoroj urbon apartan en la historio de nia lando, kvankam sendube ĝia hodiaŭa pozicio ne plu aparte elstaras. Temas pri Radom – urbo situanta sude de Varsovio. Ĝuste antaŭ unu semajno okazis en ĝi solenaĵoj dediĉitaj al ĝia kontraŭkomunista protesto en la 1976-a jaro. Ĵaŭde malfruvespere venis kroma informo ligita kun la urbo. Nome, Radom venkis dekkelkajn rivalojn, inkluzive de la usona Las Vegas kaj en aŭgusto nunajare okazos tie la Monda Ĉampionado pri la glisilaj akorbataĵoj. Jam estas sciate, ke partopenos ĝin almenaŭ 80 pilotoj el 20 landoj de la mondo.
La plej malnovaj spuroj de la homa aktivado en la regiono de la nuna Radom, kiu troviĝas apud la rivero Lakta devenas el la fino de la tn. ŝtona epoko, te. de pli malpli 10 mil jaroj antaŭ nia erao. En la urbo troviĝas pli ol 100 dokumentitaj lokoj, en kiuj oni malkovris iamajn ujojn, instrumentojn, ornamaĵojn. Pri Radom eblas paroli ankaŭ kiel pri la frumezepoka loko Nome jam ĉirkaŭ la 8-a jarcento troviĝas tie setlejo. Urbo ĉirkaŭita per la defendomuro kaj 2 akvofosaĵoj kreiĝis nur 2 jarcentojn pli poste. Pri ĝia relative granda signifo atestas la fakto, ke unuafoje oficiale la nomon Radom mencias la buleo de papo Hadriano la 4-a el la 12-a jarcento. Oni ne parolas pri la urbo mem, sed menciante Radom difinas la situon de alia loko. Do, Radom devis esti tiam vaste konata urbo. Ĝi nomo deriviĝas verŝajne de la nomo de la unua posedanto de la setlejo Radomir aŭ de la gento Radomierzanie, kiu laŭ legendoj vivis en la regiono.
Jam en la 1222-a jaro Radom akiris la unuan masonitan preĝejon de sankta Vaclavo, kiu ĝis hodiaŭ estas fierindaĵo de la urbo. Verdire ĝiaj sortoj ne ĉiam prosperis. Ankoraŭ en la mezepoko oni alikonstruis ĝin konforme al la gotika stilo kaj plukonstruis. Post la kadukiĝo de la urbo lige kun la historiaj eventoj de la 18-a jarcento la preĝejo rolis kiel malliberejo kaj sekve hospitalo por psike malsanaj personoj. Kiel preĝejo ĝi refunkcias nur ekde la 1978-a jaro.
Sed, ni revenu al pli fora kaj pli favora por Radom periodo. La plej elstara tempo por la urbo ligiĝas kun la pola reĝo Kazimiro la Granda, kiu en la 1364-a atribuis al ĝi urborajtojn kaj ebligis ĝian plukonstruon. Tiam Radom akiris la ĉefparoĥan preĝejon de sankta Johano Baptisto kaj kastelon, kiu estis la rezidejo de la reĝaj oficistoj. La urbon oni denove ĉirkaŭis per akvofosaĵo kaj murego kun 30 turoj. Kun la tempo fluo Radom fariĝis loko de tre gravaj historiaj eventoj. Dank’al sia situo ĉe la vojkruciĝo disvolviĝis ĉi tie ne nur komerco, sed ankaŭ tie oni fiksis la debatojn de la pola Sejmo - kiu ne havis tiam konstantan sidejon. Ĝuste ĉi tie en la 1401-a jaro estis proklamita deklaro pri la unuiĝo de Pollando kaj Litovio, difinata poste kiel Radom-Vilna Unio. Ĝi premisis, ke Vladislavo Jagiełło - la reĝo de Pollando, estante la litova princo daŭre estas la reganto de Litovio, kvankam en lia nomo la povon plenumis tie lia kuzo Witold. Ĉi tie fine de la 15-a jarcento la Granda Teŭtona Majstro, Jan von Tieffen prezentis omaĝon al la pola reĝo kaj en la 1505-a la pola sejmo akceptis la tn. statuton de Łaski, kiu estis la unua kolekto de la tuta pola leĝaro. Tiu ĉi dato estas rekonita de historiistoj kiel la naskiĝo de la 1-a Pola Respubliko.
La kadukiĝon de la urbo kaŭzis la 17-/18-jarcentaj polaj-svedaj militoj. Radom estis tiam preskaŭ terebenigita. Saviĝis sole 37 domoj kaj 375 loĝantoj kaj la urbo jam neniam reakiris la iaman brilon.
Verdire en la 19-a jarcento Radom denove revigliĝis fariĝante komerca kaj industria centro. La reakirita sendependeco en la 1918-a jaro spronis la eksterordinaran evoluon de la urbo. En Radom funkciis tiam ia. la plej moderna en Pollando fabriko de armiloj kaj establo de la sveda telefon-kompanio "Ericson". La turismaj gvidlibroj el la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento instigas viziti ĝin kaj troviĝantan en ĝi restoracion de Stanisław Wierzbicki, kiu servis oni dire la plej bongustan kuirarton inter Parizo kaj Moskvo.
La sekvinta post la 2-a mondmilito periodo de la komunista regado ne favoris la urbon, kaj ĝuste tie ia. eksplodis la menciitaj komence laboristaj protestoj en la 1976-a jaro. La ŝtataj aŭtoritatoj punante la urbon rifuzis loki en ĝi kiun ajn novan establon kaj bremis evoluon de la jam funkciantaj. Nur la 90-aj jaroj de la pasinta jarceno spronis la senĝenan kaj prosperan evoluon.
Por ĉiuj, kiuj volus viziti Radom valoras aldoni, ke la urba interreta paĝaro estas konsultebla kelklingve: angle, germane, france kaj....... japane....
Gabi Kosiarska