Kiam Leopold Patek el Aŭstrio petis nin inviti al Góra, la partnera urbo de la germana Herzberg kun kelka honto ni konstatis, ke ankoraŭ ni ne faris tion. Ja la pola Góra realigas eksterordinare interesan partneran pilotprogramon pere de Esperanto kun la germana Herzberg Am Hartz, kiu la 7-an de julio nunjare vastigis sian nomon je „die Esperanto-stadt”. Sed tio estas la afero de la nuno kaj estonteco. Dume konsiderante la historiajn eventojn valoras noti, ke la unua dokumentita informo pri la vilaĝo Góra - situanta inter la urboj Poznano kaj Vroclavo en la okcidenta Pollando - troviĝas en la buleo de papo Hadriano la 4-a el la 1155-a jaro. Kelkajn jardekojn pli poste la princo de la najbara urbo Głogów atribuis al ĝi la urborajtojn, kaj la lokaj burĝoj en la 1300 aĉetis de li la monemisiejon, la rajton organizi foirojn, la rajton komerci per salo. Ĉiuj ĉi priveligioj estis ege gravaj por la urboevoluo. Kiel la centro de la princa administracio sub sia administro Góra havis 30 vilaĝojn kaj membris en la urbokonfederacio de Głogów-Princolando. En la 1329-a jaro la tiama posedanto de Góra, princo Jan Scinawski ludonis sian princolando al Johano la Luksemburgia, post kio Góra plurfoje ŝanĝis siajn posedantojn. Fine de la 15-a jarcento la posedanto de Góra fariĝis Jan Olbracht, pli posta reĝo de Pollando. Sed en la 16-a jarcento Góra ektroviĝis en la manoj de la reĝo de Ĉehio kaj Hungarujo, sekve sub la regado de aŭstraj Habsburgoj. La urbo bone evoluis, fine de la 16-a jarcento en Góra ekzistis dek kelkaj gildoj. De drapfaristoj, buĉistoj, ŝufaristoj, bakistoj, kudristoj, felproduktantoj, seruristoj, forĝistoj, gantproduktantoj, rabotistoj, radfaristoj, potfarisoj, teksistoj ktp. Sed la eksplodinta komence de la 17-a jarcento 30-jara milito grave damaĝis la urbon, kiun aldone sengradigis la garnizonantaj tie saksaj, bradneburgaj kaj svedaj trupoj. Plurfojaj ŝanĝoj de la diverskonfesiaj regantoj tiutempe kaŭzis ankaŭ migradojn de la loĝantoj. Jen dominis katolikoj, jen protestantoj kaj inverse. Kiel historian kuriozaĵon ni notu, ke meze de la 17-a jarcento okazis en Góra fama proceso pri la ŝorĉado. La loka entombigisto Hennig akuzita pro kontaktoj kun diablo estis ŝtipforbruligita. Meze de la 18-a jarcento Góra denove ŝanĝis la regantojn ektroviĝinte sub la prusa regado. Tiuperiode damaĝis ĝin la tria grava incendio, kiun ĉi-foje provokis la rusaj trupoj. Ĝis la fino de la jarcento daŭris la rekonstrulaboroj. Kaj tiam kiam en la urbo haltis la vizitanta Silezion reĝo Fredeiko Wilhelmo la 2-a. Fine de la 19-a jarcento Góra ektroviĝis sub la regado de la germana Imperio. El tiu periodo ni notu pompajn solenaĵojn okazintajn en la 1900-a jaro lige kun la 600-jariĝo de la atribuo de ĝiaj urborajtoj. Post la 2-a mondmilito okazis denova ŝanĝo. Góra revis al Pollando. En la 1945 estis tie establita Produktejo de Nikotinpapero, oni rekonstruis kaj refunkciigis laktofabrikon, akvokondukilojn kaj hospitalon. Kreiĝis la urbobiblioteko kaj la loka blovorkestro prezentis sian unuan koncerton. En la sekvaj jaroj aldoniĝis Pedagogia Biblioteko, aperis lokaj amaskomunikiloj. En la 1960 jaro la unuan fojon oni festis la Tagojn de Góra, 13 jarojn pli poste estis lanĉitaj tie Kulturaj Tagojn de la tuta Regiono de la Malasupa Silezio. Ekde la 1995 okazas cikla konkurso „Góra kaj Góra-regiono – mia malgranda Patrujo”.
Ni donu la atenton al kelkaj objektoj, kiuj transdaŭris el la tempesteca historio de la urbo. Unue al la defendomuregoj, kiuj estas la restaĵo de la mezepokaj urbofortikaĵoj. En la 15-a jarcento la ligno-teran remparon oni anstataŭigis per la brikŝtona muro vasta kaj alta 12 ulnojn kun 12-13 gardistaj turoj. Al la urbo kondukis kvar pordegoj: la okcidenta, la tn. Głogów-urba, la orienta la tn. pola kaj du malpli grandaj la norda kaj la suda. Ekstere de la muroj troviĝis rempapro kaj fosaĵo kun levpontoj, kiujn priservis urboloĝantoj konforme armitaj. En la dua duono de la 18-a jarcento oni komencis la malmuntadon de defendoaranĝaĵoj. Sur ilia tereno kreiĝis ĝaradenoj luataj al urboloĝantoj. Tamen komence de la 60-aj jaroj oni entreprenis la provon protekti la saviĝntajn murfragmentojn kaj rekonstrui la malmuntitajn. Nun ili rolas kiel bone lecjono pri la mezepoko,ĉar ili troviĝas sur sia origina konstruplano. Al la vidindaĵoj de Góra apartenas Głogów-turo, devenanta el la 15-a jarcento defenda turo ĉe la samnoma urboopordo. Temas pri 6 etatĝa konstruaĵo, ĉe kies supro estis muntita la urbohorloĝo. Ĝis la mezo de la 18-a jarcento la urbogardisto anoncis horojn frapante per martelo sonorilon. La pordoturo estas grava arkitektura elemento de la Góra, en kiu porokaze estas prezentataj nun ekspozicioj.
Ni enpaŝu ankaŭ la lokan gotikan preĝejon kun barokaj internoj el la limperiodo de la 15-a/16-a jarcentoj. Tiu ĉi preĝejo kies patrono estas Santa Katerina la Aleksandria sur siaj eksteraj muroj konservis bone videblajn tomboŝtonojn de signifaj gentoj loĝantaj en Góra kaj ĉirkaŭlokoj. Interne ĝi impresas pro sia pompo kaj riĉo.
Al ni restas flegi la esperon, ke pri Gora baldaŭ ni pokos legi pli da interesuj informuj sur ĝiaj interretaj paĝoj ankaŭ en la lingo Esperanto.
Barbara PIETRZAK