„Antaŭ pluraj, pluraj jaroj el la maraj ondoj aperis juna kaj ĉarma knabineto. Ne timu min – ŝi diris per melodieca voĉo - mi estas la reĝino de tiu ĉi akvo. Oni nomas min Jurata. Omaĝe al ŝi la nov-kreiĝanta vilaĝo ricevis la nomon de la slava diino, kiu malgraŭ la patra volo enamiĝis al mizera fiŝkaptisto. La koleriĝinta dio Gork detruis la submaran, sukcenan palacon de la filino. Ĝiajn restaĵon sur la marbordon dum jarcentoj forĵetadis la marondoj. Ankaŭ hodiaŭ penetrema turisto inter la sableroj sur la tiea plaĝo certe retrovos etajn sukcenerojn, la restaĵojn de la mita palaco de Jurata..... „
Ĉu tio veras? Certe multaj dubas, sed sukcenon oni daŭre, kvankam ĉiam malpli ofte, trovas sur la plaĝo de Jurata. Ĝi estas nun malgranda ripozurbeto situanta ĉe Hel-duoninsulo (la norda Pollando). Al tiuj, kiuj nun vizitas la urbon, pulsantan per la vivo estas malfacile imagi, ke antaŭ 100 jaroj krom la pina arbaro, sovaĝaj dunoj kaj sabla vojo al la urbeto Hel troviĝis tie nenio.
Kaj temen apartajn klimatajn proprecojn kaj ravan pejzaĝon de la loko decidis utiligi bonstataj komercistoj, kiuj iom hazarde halis tie. En la 1928-a jaro ili establis la Kompanion „Jurata", kiu ricevis la registaran licencon por la areo de 150 hektaroj kaj decidis konstrui renoman kuraclokon laŭ la eŭropa skalo. Ja Pollando ĝis tiam estis senigita je mara kuracejo. Tiel ĉio ĉi komenciĝis. Inter la fiŝkaptistaj vilaĝoj kreiĝis urbeto kun modernaj konstruaĵoj, por kies elkonstruo oni utiligis la plej modajn kaj moderajn ideojn de la tiama epoko. Kvankam ne ĉiujn planojn oni sukcesis realigi antaŭ la eksplodo de la 2-a mondmilito, Jurata fariĝis en Pollando ripozloko kun snobeca rekte karaktero, kiun multaj difinis la pola "Palm Beach". La unua sezono en ĝi estis solene inaŭgurita en majo de la 1931-a jaro. La plej konata kaj luksa tiam hotelo "Lido", gastigis la kremon de la pola socio ia. la polan kabinetestron, generalon Władysław Sikorski, kantiston Jan Kiepura kaj pentriston Wojciech Kossak. Siajn somerajn rezidejojn havis en Jurata la pola prezidento Ignacy Mościcki, la ministro pro eksterlandaj aferoj Józef Beck, grafoj de Potocki- kaj Tyszkiewicz-familoj kaj ankaŭ la princa familo Czertwiński.
Jurata logis ĉiujn. Ripozemuloj celis tien el la tuta Pollando. Unue oni povis atingi la urbon sole pere la fervojo, sed ekde la 1935-a jaro al Jurata kondukis ankaŭ aŭtovojo.
Nunjare, la establita en la 1931-a jaro Jurata solenas sian 75-jariĝon, kion ĝiaj urboaŭtoritatoj decidis utiligi por aparta lanĉkampanjo. Ekzemple en Jurata kaj en la ĉirkaŭaj ripozlokoj eblas pagi per apartaj moneroj – „merkoj”, emisiitaj tiu ĉi somere. Projekton de la latuna monero prilaboris la Ŝtata Monfarejo. Sur ĝia reverso troviĝas konturo de la pola marbordo kun la surskribo „75 jaroj de Jurata”. De kie deriviĝas ĝia nomo? „Merko” iam signifis signojn sur la fiŝkaptistaj akcesoraĵoj, dank’al kiuj eblis identigi iliajn posedantojn. Malgraŭ tio, ke „merkoj” servas ĉi-sezone kiel simpla pagrimedo - la valoro de „tri-merka” egalas al tri polaj zlotoj – turistoj en Jurata malvolonte elspezas ilin.
Por multaj ĝi rolos kiel suveniro aŭ memoraĵo pri la ripozestado en Jurata dum jaro por ĝi aparta, la jaro de ĝia 75-jariĝo.
Gabi Kosiarska