• TATARA ITINERO - 19.08.2006
  • Audio0 KB
  • 19.08.2006
Mezo de aŭgusto estas en Pollando tempo aparta, ne nur pro la pleno de la feria sezono. Ĝuste en ĝia daŭro al Ĉenstoĥovo celas piedire pilgrimantoj el la tuta lando por omaĝi la plej faman en Pollando ikonon de la „Nigra Madono” dum la festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Turistoj kaj personoj ne konantaj bone Pollandon povas ricevi la imagon, ke nia lando estas unukonfesia.
Tial hodiaŭ ni volas proponi al vi viziton en la aparta angulo de Pollando, proksime de Bjalistoko, en la nord-orienta parto de la lando. Ĝi dum jarcentoj formis la religian, kulturan kaj lingvan mozaikon, sufiĉas memorigi, ke ĝuste ĉi tie – en Bjalistoko - naskiĝis d-ro Ludoviko Zamenhof kaj tie li ekhavis la ideon pri sia internacia lingvo. En tiu ĉi kulture mozaika regiono vivis kune poloj kaj judoj, belorusoj kaj litovoj, grekoj kaj armenoj, germanoj kaj tataroj, katolikoj, grekokatolikoj, ortodoksuloj, judoj kaj muzulmanoj.
Hodiaŭ ni sekvu la Tataran Itineron. Ĝi ne tro longas, ĉar ĝi havas nur 150 kilometrojn. La plej famaj loĝlokoj laŭe de ĝi estas Bohoniki kaj Kruszyniany - iuj el la plej ekzotikaj lokoj en nia lando. En ambaŭ ĝis hodiaŭ vivas la polaj tataroj, kies radikoj en tiu ĉi regiono atingas la 13-an jarcenton, kvankam la teron kiel la propraĵon ili ricevis nur en la 17-a jarcento. Nome, la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski ne povante danki al la tataraj militantoj per soldatpago tiamaniere kompensis al ili la fidelan servon al Pollando. Tataroj – kiel dirite – vivantaj tie ekde la 13-a jarcento - profunde enkreskis Pollandon, fidele servante al ĝi same dum milito kiel ankaŭ dum la pacperiodo. Ankoraŭ dum la 2-a mondmilito en la formacio de polaj ulanoj ekzistis tatara taĉmento.
Kvankam en la 18-a jarcento la polaj tataroj perdis la propran lingvon, ili ĝis hodiaŭ konservis la proprajn ritojn kaj la islaman religion. Pri ilia ligiteco al Pollando povas atesti eĉ aspekto de la troviĝanta en Kruszniany moskeo – unu el plej gravaj muzulmanaj monumentoj en Pollando - konstruita en la 1848-a jaro. Por malatentema turisto preĝejo kun verdaj muroj malmulte diferencos disde lignaj katolikaj sanktejoj. La konstruantoj de la moskeo konscie aplikis similan arkitekturan stilon, por substreki ilian profundan ligon kun la pola nacio, grandparte katolika. Evidente la interno lasas neniun dubon, ke temas pri sanktejo alikonfesia. Nur kelkajn paŝojn for de ĝi troviĝas malnova islama tombejo nomata en la regiono „mizar”. Plejparto de tomboŝtonoj bone konserviĝis, apud skulptita duonluno kaj stelo klare videbliĝas trilingvaj surskriboj en la pola, belorusa kaj araba lingvoj. La dua moskeo laŭ de Tatara Itinero troviĝas en la proksima loko Bohoniki. Ĝi estis konstruita iom pli poste, en la 2-a duono de la 19-a jarceno. Ankaŭ en tiu ĉi loko troviĝas la islama tombejo, cetere la plej malnova en Pollando. La plej malnovajn tombojn eblas facile rekoni laŭ du tomboŝtonoj. Pli granda toviĝas ĉe la kapo de la mortinto, la alia malpli granda ĉe la piedoj. La pli novaj islamaj tomboj disde la katolikaj diferencas jam sole per siaj simboloj – la duonluno kun stelo.
Ankoraŭ en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento la menciitaj tombejoj por islamanoj el la tuta Pollando estis la ununuraj lokoj de la eterna ripozo. Do, sepultitaj tie estis ne sole personoj loĝintaj en ĉi tiu regiono. Nun ĉiu el entute 6 muzulmanaj komunumoj en Pollando disponas pri propra tombejo.
Bohoniki kaj Kruszniany – kiel dirite - estas malgrandaj loĝlokoj. La intensa vivo plusas ĉi tie nur dum islamaj festoj kaj somere, kiam al la „pola Oriento” celas kaj la polaj muzulmanoj el aliaj urboj por iom ripozi en la familiara etoso. Celas tien ankaŭ poloj mem, dezirantaj konatiĝi kun la heredaĵo de tiu ĉi regiono. La loĝantoj ne nur pretas ĉiĉeroni turistojn. Ĉiu interesiĝanto povas ankaŭ gustumi tradiciajn tatarajn pladojn kaj tranokti ĉe polaj tataraj familioj.
Gabi Kosiarska