• Japana Ĝardeno en Vroclavo - 26.08.2006
  • Audio0 KB
  • 25.08.2006
Antaŭ ol ni invitos vin al iu el la plej interesaj urboj, kiuj nun apartenas al tiuj, kiuj aparte zorgas pri sia sinprezento en la lando kaj eksterlande ni volas prezenti iun el ĝiaj ĝardenoj. Temas pri ĝardeno aparta kaj en Pollando malofta, nome pri la Japana Ĝardeno en Vroclavo en la sudokcidenta Pollando. La ĝardeno estas segmento de la tiea Szczytnicki Parko kaj la finan aspekton atribuis al ĝi en la 1997/99-a jaroj polaj kaj japanaj specialistoj. Ĝi fieras pri multaj plantspecioj troveblaj nur en Japanio kaj aliaj regionoj de la Orienta Azio. Aldonendas, ke ĝi estis kreata konforme al la striktaj postuloj de la japana ĝardenkultura arto kaj rapide ĝi fariĝis la ŝatata promenloko de la vroclavanoj. Semajnfine multas tie jungeedzaj paroj, kiuj en la solenaj vestoj fote aŭ videoregistre eternigas momenton de sia feliĉo.
Tamen ni ne kaŝu, ke ĉi tiu spirraba objekto kreiĝis origine komence de la 20-a jarcento por la bezonoj de la Monda Ekspozicio, kiel fragmento dediĉita al la ĝardeno arto. Projektis ĝin grafo Fritz Hochberg kaj Mankichi Arai, ĝardenisto el Tokio. Post la ekspozicio – malgraŭ tio, ke oni forpenis ĉiujn japaneskajn arkitekturajn elementojn la ĝardeno ne perdis sian japaneskan karakteron dank’ al apdofragmentoj, lagobordo kaj speciale rava la suda parto de la ĝardeno.
Sed nur en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento oni denove donis al ĝi pli da atento konstruiginte la unuan kaskadon, sekve ordigante kaj plibeligante la ĝardenon mem. Nur en la 90-aj jaroj oni inauguris la laborojn por aranĝi ĝin novmaniere. Super la renovigo de ĝia japana karaktero kunlaboris polaj kaj japanaj ĝardenistoj, subtenite de la japana ambasado en Pollando. La rekultivon fundamentis plantoj devenantaj el la epoko de la Granda Ekspozicio, temis entute pri kelkdek plantospecioj. La laborojn oni finis en la 1997-a jaro kaj samjare en majo oni solene malfermis la ĝardenon. Pro la plaginta Vroclavon kaj ankaŭ la ĝardenon mem inundo, la tn,. inundo de la jarcento necesis relanĉi la ĝardenon du jarojn pli poste, nome en la 1999-a jaro.
Ĉiun vizitanton frapas kaj ravas la eksterordinara beleco de la ĝardeno, kvankam ĝi plenplenas de simbolaj referencoj en plimulto nekonataj al la eŭropanoj. Preskaŭ ĉiu elemanto de la panorama arkitekturo tiu ĉi loke havas propran signifon kaj propran simbolaron.
La ĝardenon oni eniras trans la pordego SUKIYA-MON, de kie oni atingas lignan ponton super la artefarita lago laŭ vasta ŝtona vojo. Sur la ponto mem centre troviĝas tegmentita panorama pavilono. La kruciĝantaj vojetoj ebligas atingi la plej ravajn agulojn de la ĝardeno, en kiuj necesas halti por admiri belagajn panoramojn kaj forgesi la ĉiutagajn zorgojn.
La centran parton de la ĝardeno konsistigas du akvokaskadoj kaj liganta ilin artefarita lago. Unu el la kaskadoj ONNA-DAKI estas la ina, laŭ kiu la akvo fluas milde kaj malrapide. La alia vira OTOKO-DAKI hastas.
En la ĝardeno troviĝas ankaŭ tepavilono, en la speco AZUMAYA kaj ripozaltano de kiu eblas admiri la tutan ekzotikan ĉarmon de la panoramo. Apud la ĉefa pordego, tepavilono kaj la vira kaskado troviĝas belgaj ŝtonaj ujoj TSUKUBAI, en kiuj eblas lavi la manojojn.
Iu el intersaj objektoj sur la tereno de la ĝardeno estas la enirpordego KUBUKI. La atenton kaptas la originalaj japanaj ŝtonlanternoj TOUROU, KASUGA dislokitaj same sur la insulo, kiel ankaŭ en aliaj same atrakciaj lokoj. La tuto estas ĉirkaŭita per la ŝtala palisaro, kiu laŭaspekte memorigas palisaron bambuan bone konatan en Japanio.
Riĉa, sed ja malpropra por Pollando plantaro kaj ankaŭ interesaj arkitekturaj objektoj logas la loĝantojn de Vroclavo kaj turistojn. Eĉ la malkono de la japana simbolaro ner malebligas ĝui la belecon de la panoramoj. Cetere vizitante la japanan ĝardenon en Vroclavo ĉiusezone oni malkovras ion novan, ĉiam ravas io ĝis nun ne rimarkita. Ĝi estas iu el tiuj lokoj, kie eblas ĝui silenton kaj trankvilon for de la stratbruo, ĝui la harmonian belecon de ideale komponitaj plantoj, konstruaĵoj kaj aliaj panoramaj elementoj, ripozi for de la tipaj por Okcidento hasto kaj bruo.
Piome la somero adiaŭas nin, sed la japanan ĝardenon en Vroclavo eblas ankoraŭ viziti ĝis la 31-a de oktobro. Poste ĝi fermos siajn pordojn eĉ ĝis la 1-a de aprilo venontjare. Sed aŭtune kaj vintre ankaŭ eblos ĝin admiri en maniero viruala, pere de ĝiaj TTT-paĝoj en la interreto.
Barbara PIETRZAK