PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
„Barbórka” - Festo de la ministoj
04.12.2006
La 4-a de decembro estas solenata en Pollando kiel la Festo de la ministoj, la tiel nomata „Barbórka”. Nunjare ĉi tiun feston priombris la lastaj eventoj en la minejo „Halemba”, kie dum la metaneksplodo pereis 23 ministoj. Dimanĉe en la arkikatedralo en Katowice estis celebrita la funebra meso favore al la pereintoj, kiun krom familianoj, reprezentantoj de la lokaj aŭtoritatoj kaj estroj de ministaj kompanioj partoprenis ankaŭ ĉefministro Jarosław Kaczyński. Dum la renkonto kun la familianoj de la pereintaj ministoj la ĉefministro certigis, ke la registaro faros ĉion por plibonigi la sekurecon en la minejoj.
Kontrolo de laborsekureco en minejo
04.12.2006
Marde la Plej Supera Kontrolĉambro inaŭguros periodan kontrolon en la minejo „Halemba” laŭ la vidpunkto de la laborsekureco. Informis pri tio la direktoro de la filio de la Kontrolĉambro en Katowice Wojciech Matecki. La kontrolon postulis la pola prezidento. Ĝi ligiĝas interalie kun neoficialaj konfesoj de ministoj, kiuj atentigis pri kostolimigoj de iuj firmaoj perkoste de la laborsekureco de laborantoj.
Difinoj de prokuroraro
04.12.2006
La prokuroraro difinis, ke la mortokaŭzo de 23 ministoj en la minejo „Halemba” estis sufokiĝo, veneniĝo per la karbobiooksido kaj brulvundoj. La estro de la Apelacia Prokuroraro en Katowice prokuroro Tomasz Janeczek informis pri la rezultoj de la protokolo post la kadavrosekcado. Li aldonis, ke dume ne estas novaj difinoj koncerne la eksplodokaŭzojn de la metano. Ĝis nun estis juĝaŭskultitaj 60 personoj.
Favore por entreprenistoj
04.12.2006
La Eŭropa Komisiono deziras forigi la imposton pagatan dum establo de kompanioj, aŭ dum kapitalograndigo. Inter 25 eŭropuniaj landoj aplikas ĝin nur sep, inkluzive de Pollando. Ĝi nomiĝas imposto pro la civila-jurista agado kaj ĝi egalas al duona procento. La Eŭropa Komisiono deziras ĝian forigon ĝis la 2010-a jaro, argumentante, ke tio favoros entreprenistojn kaj forigos obstaklojn, kiuj malfaciligas la evoluon de la firmaoj sur la unia merkato.
Aĉeto de la litova rafinejo interkonsentita
04.12.2006
La aĉeto fare de la pola naftokompanio ORLEN de la rafinejo Możejki en Litovio estos realigota la 15-an de decembro. Certigis pri tio post la renkonto en Vilno la ĉefministro de Litovio Gedyminas Kirkilas kaj la prezidanto de ORLEN Igor Chalupec.
Kreskos enlaborigo
04.12.2006
La Oficejo de la Investaĵoj kaj Ekonomiaj Cikloj prognozas, ke la mastrumado daŭre bezonos novajn laborantojn, kio signifas, ke kreskos enlaborigo. La Oficejo estas privata institucio, okupiĝanta pri makroekonomiaj analizoj. Konfirmas tion ankaŭ ekonomikisto Robert Pater el la Altlernejo pri Informadiko kaj Administrado en Rzeszów /la sudorienta Pollando/. Li informis, ke la senlaboreco en oktobro malkreskis ĝis 14,9 procentoj. En septembro ĝi egalis al 15,2 procentoj.
Eŭropa Semajno de Aŭtismo
04.12.2006
Daŭras la Eŭropa Semajno de Aŭtismo. En multaj urboj estas organizataj renkontoj kaj konferencoj dediĉitaj al la malsano, kiu laŭ la opinio de specialistoj enprenas skalon de epidemio. Kadre de la Semajno la varsovia fondaĵo Synapsis preparis specialan informkampanjon. Aŭtismo estas komplika neŭrologia malsano, liĝiĝanta kun parol-perturboj, evolu-prokrasto kaj fermiĝo fronte al la ekstera realo.
Veterinformo
04.12.2006
Lunde en Pollando estas nubece kun heliĝoj, unuavice en la okcidento kaj sud-okcidento, La temperaturoj varias inter 6 kaj 10 gradoj. Ventoj estas moderaj, sudokcidentaj.
Publikaj personoj sensuspektaj
01.12.2006
Prezidento Lech Kaczyński deziras, ke la procezoj ligitaj kun kontrolo de publikaj personoj laŭ la vidpunkto de ilia kunlaboro kun la iamaj sekurecservoj estu malkaŝaj. La projekto, kiun ellaboras prezidentaj juristoj estos direktita al la Sejmo post du semajnoj. En la amendoleĝo estos precize difinitaj kriterioj surbaze de kiuj la Instituto pri la Nacia Memoro povus decidi, ĉu konforma persono estis la konfidencinformanto aŭ ne. La projekto premisas la principon de la probabla senkulpeco.
Renkonto de la ĉefministro kun koalicianoj
01.12.2006
Ĉefministro Jarosław Kaczyński renkontiĝis vendrede kun vicĉefministroj Andrzej Lepper kaj Roman Giertych. Kiel informis la aferprezentanto de la pola registaro Jan Dziedziczak la interparoloj koncernis la aktualajn aferojn de la politiko de la registaro. Roman Giertych – la estro de la Ligo de Polaj Familioj konstatis, ke al la koalicio ne minacas malkomponiĝo. Similan opinion deklaris Przemysław Gosiewski el la ĉefministra kancelario. Liaopinie interkompreniĝo inter la Juro kaj Justeco kaj Civitana Platformo ne estas reala.
Alpagoj por polaj agrikulturistoj
01.12.2006
La vicĉefministro, ministro por la agrikulturo Andrzej Lepper informis, ke ekde la 1-a de decembro la agrikulturistoj ricevas rektajn alpagojn el la Agentejo por la Restrukturigo kaj Modernigo de la Agrikulturo. Ĝis la fino de la nuna jaro ĉirkaŭ 600 mil agrikulturistoj ricevos entute 2 miliardojn 900 milionojn da zlotoj. Unuavice la alpagojn ricevos bienoj damaĝitaj per sekeco.
Propono de Germanio
01.12.2006
Germanio proponis al Pollando arbitraciadon en la disputo kun Rusujo, por ke Pollando rezignu pri la vetoo de interkompreniĝo inter la Eŭropa Unio kaj Rusujo. Rusujo rezignus tiam pri embargo je la polaj nutraĵoj. La vicprezidantino de la parlamenta klubo de SPD Angelika Schwall-Duere en intervjuo kun Pola Radio ne konfirmis, ĉu Pollando aprobis ĉi tiun proponon. Ŝi aldonis, ke la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Barroso esprimis la konvinkon, ke la konflikton oni sukcesos solvi ĝis la jarfino.
Monda Tago de la Kontraŭbatalo de Aidoso
01.12.2006
Vendrede pasas la Monda Tago de la Kontraŭbatalo de Aidoso. La organizata de la Monda Sanorganizo Tago celas unuavice konsciigi al la homoj kiajn minacojn kunportas HIV-viruso kaj kiamaniere oni povas antaŭmalhelpi la infektiĝon. En Pollando la viruso estis malkaŝita antaŭ 21 jaroj. La nombro de la registritaj jare infektiĝoj ne ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝas nur la aĝo de la malsanuloj. Nun la meza aĝo de aidoso-malsanuloj egalas al 17-27 jaroj.
Kristnaska Helpkampanjo
01.12.2006
Jam la 12-an fojon en la advento-periodo Caritas-Pollando organizas la Kristnaskan Helpkampanjon por Infanoj. Temas pri tutpollanda kvestado por akiri fondusojn helpontaj al malpli bonstataj kaj orfiĝintaj infanoj. La kampanjo konsistas en vendo de kandeloj, kiuj kutime ekbrilas surtable okaze de la solena antaŭkristnaska vespero ĉe la plado destinita por neatendita gasto. El la kolektitaj monsumoj Caritas-organizo ĉiutage kromnutras 150 mil infanojn.
Veterinformo
01.12.2006
Vendrede en Pollando estas serene. La temperaturoj varias inter 6 kaj 11 gradoj. Ventoj estas moderaj, ŝanĝiĝantaj.
Nova leĝo pri rezerva staplado de nafto
30.11.2006
La pola registaro akceptis merkrede projekton de leĝo reguliganta la kreadon kaj financadon de rezerva staplado de nafto, naftaj produktoj kaj gaso.
«
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij