PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Esperantlingvaj elsendoj ne malaperos
15.12.2006
La prezidanto de la Pola Radio Krzysztof Czabański informis vendrede PAP-agentejon, ke esperantlingvaj elsendoj en Pola Radio ne malaperos, ili ne estos emisiataj kadre de Radio Polonia, sed pere de la interreto. Prezidanto Czabański kiel „Malbonŝancan kaj malĝustan” difinis la eldiron de vicprezidanto de Pola Radio Jerzy Targalski pri la juda deveno de la kreinto de la lingvo Ludoviko Zamenhof.
Post la unia pintrenkonto
15.12.2006
Dum la unia pintrenkonto ne okazis grava ŝanĝo koncerne la polan vetoon rilate la uniajn komercajn intertraktojn kun Rusujo – informis pri tio la finna ĉefministro Matti Vanhanen dum la porĵurnalista konferenco finanta la renkontiĝon..
Datreveno de la trudpacigo de la sileziaj minejoj
15.12.2006
Vendrede pasas la 25-a datreveno de la trudpacigo de la karbominejo "Manifest lipcowy" [aktuale karbominejo "Zofiówki"] en Jastrzebie Zdrój. Post la proklamo de la milita stato la strikon inaŭguris 25 minejoj en la Supra Silezio...
Kandidatiĝo de Irena Sendlerowa
15.12.2006
Usona histori-instruisto Norm Conrad anoncis kandidatiĝon de Irena Sendlerowa kiel kanditon por la paca Nobel-premio. Dum la 2-a mondmilito Sendlerowa savis cirkaŭ 2500 judajn infanojn. Norm Conrad la instruisto el la liceo en Uniontown en la federacia ŝtato Kansas jam delonge fasciniĝas pri la heroeca polino....
Ekspozicio pri la varsovia getto
15.12.2006
En Parizo oni lanĉis la ekspozicion pri arkivaj materialon trovitaj en la varsovia getto. Vizitantoj en la muzeo "Memoriale Shoah” ĝis la marto de la 2007a jaro povas spekti altvalorajn dokumentojn prezentantajn la tiean ĉitagan vivon....
Omaĝo al generalo Leopold Okulicki
15.12.2006
La pola Sejmo proklamis rezolucion en la 60-a mortodatreveno de generalo Leopold Okulicki pseŭdonome, "Urseto" - la lasta komandanto de la konspira Landa Armeo. Deputitoj unuamine decidis, ke memoro pri la heroeca sinteno de generalo Okulicki kaj de ĝiaj subalternuloj - soldatoj de la Landa Armeo estas komuna devo kaj servas al elformo de la patriotaj sintenoj de poloj...
Pola filmo en Usono
15.12.2006
Mallonga filmo de Maciej Pisarek "Ondoj. Forveturo." Troviĝas en la konkurso de fama usona festivalo de la sendependaj filmoj Slamdance 2007, kiu okazos en Park City en federacia ŝtato Utah inter la 18-a kaj 27 de januaro venontjare.
Veterinformo
15.12.2006
Vendrede en la nordaj estas nubece kun lokaj heliĝoj, en la ceteraj regionoj regas nubiĝo modera kaj granda. La maksimumaj temperaturoj tangas inter 8 kaj 12 gradoj...
Pintrenkontiĝo de EU en Bruselo
14.12.2006
La gvidantoj de 25 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio renkontiĝis ĵaŭde en Bruselo por dutaga pintrenkontiĝo. Unu el la ĉefaj temoj estos plia vastigo de la Unio.
Omaĝo al viktimoj de la milita stato
14.12.2006
La polaj Sejmo kaj Senato dum komuna kunsido omaĝis merkrede la homojn murditajn kaj persekutatajn dum la milita stato en Pollando.
Granda eksterlanda investaĵo
14.12.2006
La pola konzerno PKN Orlen transprenis la kontrolan akcifaskon de la naftorafinejo en Moĵejki en Litovio.
Prognozoj pri senlaboreco en Pollando
14.12.2006
La pola laborministro Anna Kalata informis, ke laŭ prognozoj fine de tiu ĉi jaro la senlaboreco en Pollando atingos 14,8 aŭ 14,7 procentojn.
Opinisondado pri la viv-valoroj de poloj
14.12.2006
Laboro okupas la duan lokon inter la viv-valoroj aprecataj de poloj – tiel opinias duono de respondintoj en la plej nova opinisondado preparita de CBOS.
La ekspozicio "Fenomeno de Solidareco"
14.12.2006
En la Pola Instituto en Darmstadt oni povas ekde ĵaŭdo viziti la ekspozicion „Fenomeno de Solidareco”. Ĝi estas dediĉita al la historio de la fama sindikato kaj socia movado ekde la 1980-a ĝis la 1989-a jaro.
Ekspozicio en la varsovia Historia Muzeo
14.12.2006
La ordono de Hitler rilate la detruon de Varsovio, multaj fotoj de la pola ĉefurbo el la antaŭmilita periodo, kolekto de japanaj medikamentoj kaj medikamentaj skatoloj el la 19-a jarcento, bluzo kudrita el paraŝutista tolo – jen kelkaj eksponaĵoj, kiujn oni povas vidi dum la plej nova ekspozicio „Donacoj kaj donacantoj” en la varsovia Historia Muzeo.
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij