PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Litovoj agnoskas muzikologon el Pola Radio
12.12.2006
Litovan Ŝtatan Distingon ricevis muziktema komentisto de la Pola Radio Andrzej Chłopecki. Tiu ĉi konata aŭtoro de disaŭdigoj dediĉitaj al nuntempa muziko...
Veterinformo
12.12.2006
Marde estas nubece nur en Pomerio noteblas heliĝoj. Loke pluvas, ankaŭ sufiĉe intense...
Plia sorto de E-programoj en Pola Radio
11.12.2006
Kun profunda bedaŭro kaj aflikto ni informis/as, ke nia lasta espernatlingva elsendo en la nuna formulo estas okazonta la 15-an de decembro 2006. Tamen konforme al la interparolo kun Jerzy Targalski el la 11-a de decembro nunjare ni povas doni certe ĝojigan informon. Nome estis alprenita decido – interkonsentite kun la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj - pri la funkciigo de la esperantlingva elsendo podkasta en la interreta programo de Pola Radio. Ĝia funkciigo estas planata je la 22-a de decembro.
Lepper akuzas amaskomunikilojn
11.12.2006
Pola vicĉefministro, ministro por la agrikulturo Andrzej Lepper deklaris, ke pro provo de onidira ŝtatatenco respondecas politikistoj, enmiksiĝintaj en skandalojn. Ĝi estis konsistonta en la forigo de lia partio Memdefendo el la koalicio kaj faligo de la registaro. Dum la gazetara konferenco Andrzej Lepper informis pri tribunala akuzo de amaskomunikiloj, kiuj prezentis malverajn informojn pri la seksskandalo en lia partio.
Post seksskandalo en Memdefendo
11.12.2006
Laŭ politologo Bartłomiej Biskup, la seksskandalon en Memdefendo devus klarigi Agentejo por la Interna Sekureco. Aliflanke sociologo, profesoro Andrzej Rychard konstatis, ke estas troigo nomi la aferon de la seksmolestado en Memdefendo la ŝtatatenco.
Arĥivo de pola poeto transdonita
11.12.2006
En la Palaco de Krasiński-familio, alivorte de Pola Respubliko en Varsovio okazis solena transdono de la aĉetita de kulturministerio arĥivo de pola poeto Zbigniew Herbert. La heredantinoj de la poeto – la edzino Katarzyna Herbert kaj fratino Halina Herbert-Żebrowska decidis transdoni la arĥivon al la Nacia Biblioteko. Konsistigas ĝin unuavice granda kolekto de manuskriptoj kaj tajpaĵoj. La kulturministro intencas anonci specialan stipendian programon. Ĝi portos la nomon de la poeto subtenonte esplorlaborojn pri lia verkaro kaj lia influo je la pola kulturo.
Proklamodato de la milita stato
11.12.2006
Proksimiĝas la proklamodato de la militstato, kies 25-a datreveno pasos la 13-an de decembro. En la unuaj tagoj de la militstato la aŭtoritatuloj helpe de militistaro sufokis laboristajn protestojn. Kontraŭ la proklamo, senlegalizo de la sindikato Solidareco kaj internigo de ĝiaj gvidantoj jam la 13-an de decembro protestis laborantoj de ĉirkaŭ 200 fabrikoj, minejoj, armilaj entreprenoj kaj aliaj. Helpe de tankoj, helikopteroj, militistoj kaj specialaj milictrupoj la t.n. ZOMO estis trudpacigitaj pli ol 40 strategiaj entreprenoj, en kiuj protestis laboristoj.
Specialaj filmprezentoj
11.12.2006
Specialajn prezentojn de la filmo „Tempo de Apokalipso” de Francis Ford Coppola organizos la 13-an de decembro la varsovia kinejo Silver Screen. La filmprezento referencos al la historio de la pola milita stato. Antaŭ 25 jaroj en la eksa kinejo Moskva, staranta en la loko de la nuna Silver Screen, estis okazonta ĝia premiero. La projekcio estis revokita kaj antaŭ la kinejo aperis tanko. Ĉi tiun eventon sur legendeca jam hodiaŭ foto eternigis brita fotisto Chris Niedenthal. Sur la foto videbliĝas tanko staranta fone de la kinejo kun la surskribo „Tempo de Apokalipso”.
Internacia Maratono de Leterskribado
11.12.2006
Preskaŭ 20 mil leterojn skribis poloj defende al la personoj malliberigitaj pro la mondkoncepto. La 24-horan Internacian Maratonon de Leterskribado organizis Amnesty Internacional lige kun la pasinta dimanĉe Internacia Tago de la Homaj Rajtoj. La kampanjo okazis en 20 polaj urboj. Partoprenis ĝin pli ol 40 landoj de ĉiuj kontinentoj. La gvidmotivo de la kampanjo estis la pasanta nunjare 25-a proklamdatreveno de la milita stato en Pollando.
Veterinformo
11.12.2006
Lunde en Pollando estas nubece kun lokaj heliĝoj. En la apudkarpatia regiono eblas pluvi kaj iom neĝi. La temperaturoj varias inter 4 kaj 6 gradoj. La ventoj estas moderaj, sud-okcidentaj.
Pola-litova kunlaboro
08.12.2006
La pola ĉefministro Jarosław Kaczyński venis vendrede matene al Vilnjuso. Dum la vizito estis subskribata ankaŭ interkonsento pri elkonstruo de la tn. energetika ponto – translima energetika sistemo liganta du landojn. Laŭplane la investaĵo komenciĝonta venontjare estos finita en la 2011-a...
Situacio sur la pola politika scenejo
08.12.2006
Vendrede matene Civitana Platformo prezentis proponon, ke ĝi subtenos la buĝeton, se la registaron forlasos Andrzej Lepper (Memdefendo) kaj Roman Giertych (Ligo de Polaj Familio) kaj se oni decidos organizi antaŭdatajn parlamentajn balotojn printempe de la 2007-a jaro...
Speciala batal-grupo
08.12.2006
Ĝis la 2013-a jaro en la armeaj fortoj de la Eŭropa Unio kreiĝos speciala batal-grupo, kiun komandos poloj. Interkonsentis tion la stabkomandantoj el Pollando, Germanio kaj Francio, kiuj debatis ĵaŭde en Varsovio...
Jubileo de la unia programo "Erasmus"
08.12.2006
Venontjare la unia programo de studenta interŝanĝo „Erasmus” fariĝos 20-jara. Dum tiu ĉi periodo unu miliono 500 mil studentoj, cetere 60-procente virinoj ricevis stipendiojn de „Erasmus” por kelkmonate studi eksterlande....
Landa Librofoiro
08.12.2006
Vendrede komenciĝis en Varsovio la 17-a Landa Librofoiro. Dum la aranĝo siajn librojn prezentas 90 eldonejoj. Vizitantoj de la foiro povas renkontiĝi kun siaj ŝatataj verkistoj...
Infanoj en la Prezidenta Palaco
08.12.2006
Lige kun la tago de la sankta Nikolao pasinta en Pollando la 6-an de decembro la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyńska invitis al la Prezidenta Palaco infanojn – reprezentantojn de la naciaj kaj etnaj malplimultoj...
«
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij