PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Trarigardo de la E-Gazetaro - 12.12.2006
12.12.2006
Kalejdoskope nur tra kelkaj titoloj de E-Revuoj. La lastaj “Sennaciulo”, “Medicina Internacia Revuo”, “Kontakto”, “Femina”, “Norda Gazeto”, “L’esperanto”, “Komencantoj”, “Literatura Foiro”, “La Revuo Orienta”, “La Ondo de Esperanto”, E-Revuo”. Al ĉiuj ceteraj redakcioj de E-revuoj ni dankas pro fidela kunlaboro, liverado – plej ofte – de senpagaj revu-ekzempleroj, kaj disvastigado de informoj pri niaj E-elsendoj – elkoran dankon!
Trarigardo de la E-Gazetaro - 05.12.2006
05.12.2006
Ĉi-semajne ni proponas komune foliumi la lastajn numerojn de la germana “Esperanto aktuell”, de la hispana “Boletin”, de “Litova Stelo”. Krome ni konfirmas la ricevon de la klubaj gazetoj el la sveda Goteborgo kaj la finna Turku.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 28.11.2006
28.11.2006
Vigla aktivado en Azio speguliĝas en la lasta bulteno de KAEM, “Esperanto en Azio”. Ia. ĝi liveras informojn pri la nunjare eldonita granda esperanta-japana vortaro. Ĝi estas la tegmenta temo de la lasta numero de “La Revuo Orienta”. Tiujn du menciitajn periodaĵojn el Japanio kompletigas en nia trarigardo enrigardo en la oktobran kaj novembrajn numerojn de “Nova Vojo”, evidente ankaŭ el Japanio.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 21.11.06
21.11.2006
Ĉi-semajne ni referencas al du revuoj kaj nur al du materialoj. El la lasta “Pola Esperantisto” ni elektis intervjuon kun William Auld, kies memoron omaĝas la sendependa revuo de polaj esperantistoj. Temas pri presita versio de la interparolo, en kiu la aŭtoro de la trarigardo starigis en la kunteksto de “E-Kulturo kaj ĉi-koncerna kontribuo de la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio”. 20 jarojn pli frue ol William Auld skribis sian “La Infana Raso” en la 1936-a naskiĝis Armand Su. Ege interesan artikolon pri tiu ĉi kondamnita kaj rehonorita ĉina poeto en la lasta “Literatura Foiro” venas el sub la plumo de Hu Guozhu.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 14.11.06
14.11.2006
“Esperanto” - La adiaŭo de William Auld, omaĝnumero. Rememore kaj pritakse pri la UK 2007 – la itala “L’ esperanto”, la ĉeĥa “Starto”, la rumana “Bazaro”, la japana “La Movado”.
GRAVA NOVAĴO
09.11.2006
POST LONGA LUKTADO NIA ARKIVO DENOVE AKTUALAS...
Trarigardo de la E-Gazetaro - 07.11.2006
07.11.2006
MONATO (Valoro de leteroj; informadika revolucio; kulturfestivalo en Hay-on-Wye; Muzeo Omero en Ankono); TEMPO (mortis William Auld; renkontiĝo de E-verkistoj en Zagorje; leksikono de E-verkistoj; nova libro de S. Štimec; pola-kroata eldoniniciato); SENNACIULO (SAT-kongreso; Vikipedio; Bartolomé de Las Casas – XVI-jarcenta pledanto de indianoj); INFORMILO DE KEA; VERDA SAKSOFONO
Trarigardo de la E- Gazetaro 31.10.2006
31.10.2006
Nian lastan oktobre trarigardon ni komencu per tiu monata “La ondo de Esperanto”, kiu veninte jam antaŭ kelka tempo meritas apartan pritrakson sojle de novembro, kiu ĉe ni kaj en kelkaj aliaj landoj estas la tempo pensi pri la pasado, pri la forpasado....
Trarigardo de la E-Gazetaro - 24.10.06
24.10.2006
Referenco al “Libera Folio”, tre interesa kontribuo el la la oktobra “La Movado” el Japanio kaj la aŭtuna numero de “Femina” estas la temo de nia nunsemajna trarigardo.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 17.10.06
17.10.2006
En nia nunsemajna trarigardo ni la ĉefan tenton donas al la oktobra numero de “La Revuo Orienta”. Krome reference al la lasta kultura aranĝo ARKONES Istvan Ertl prezentas “Liberan Folion”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 10.10.2006
11.10.2006
La oktobra “Esperanto” revuo, la laŭvica numero de la islanda “La Tradukisto”, kaj la propravoĉa – kvankam lakona - prezento de “Literatura Foiro” fare de ĝia redaktoro Ljubomir Trifonĉovski dum la lasta ARKONES, jen la temoj de nia nunsemajna “Trarigardo”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 03.10.2006
04.10.2006
En la nunsemajna Trarigardo estas traktitaj la lastaj numeroj de “Internacia Esperanto Revuo” kaj “Esperanto aktuell”; La 75-a numero de “Magdeburga Folio” kaj la 243-a de “Inter Ni” el Kanado.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 26.09.2006
26.09.2006
La prikongresa “Esperanto” revuo, la septembraj-oktobraj de “La Vojo” el Japanio kaj “TEA-Bulteno” el Italio estas la temo de nia nunsemjana trarigardo de la E-Gazetaro.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 19.09.2006
20.09.2006
Ĉi-semajne ni proponas komune foliumi la duoblan numeron de “Le monde de l’ ESPERANTO el Francio, la septembran “Bultenon” de ĉeĥaj esperantistoj el Prago. Kun “Israela Esperantisto” eblas konatiĝi de kelka tempo ne sole foliumante la unuopajn numerojn, sed ankaŭ vizitante la retadreson de la revuo: http://www.ie.esperanto.org.il Pri tio ni informas fine de nia trarigardo.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 12.09.2006
12.09.2006
Sekvante spurojn de la 91-a UK de Esperanto en Florenco - sed ne nur ilin - ni enigardas nunsemajne la lastajn numerojn de “Aŭstria Fervojisto”, “La Ondo de Esperanto” kaj “Esperantolehti”. Krome ni konfirmas la ricevon de la septembra “La Movado”.
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij