PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Nova filmo de David Lynch en Lodzo
29.11.2006
Dum la 14-a Festivalo "Cammerimage" en Lodzo oni montris interalie la plej novan filmon de David Lynch "Inland Empire"...
Retpilkistoj en mondĉampiona finalduono
29.11.2006
Dum la mondĉampiona retpilka konkurso la teamo de Pollando akiris la naŭan laŭvican venkon, superante Serbion kaj Montenegron tri je nulo...
Veterinformo
29.11.2006
Merkrede en la orienta parto de Pollando daŭre dumtage amasiĝis densaj nebuloj. En la okcidento kaj nordokcidento okazas poioma kresko de nubiĝo kaj lokaj pluvoj...
NATO- pintrenkontiĝo en Rigo
28.11.2006
En Rigo komenciĝas marde dutaga pintrenkontiĝo de 26 NATO-ŝtatoj...
Marek Jurek en Bruselo
28.11.2006
Marŝalo de la Sejmo, Marek Jurek, vizitas marde Bruselon, kie li interalie renkontiĝas kun la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Josep Borell, kaj kun prezidantoj de ĉiuj ĝiaj parlamentaj frakcioj...
15 jaroj de Pola-Germana Junulara Interŝanĝo.
28.11.2006
Unu kaj duona miliono da junaj poloj kaj germanoj partoprenis dum la lastaj 15 jaroj en projektoj, organizitaj fare de la Pola-Germana Junulara Interŝanĝo.
Varsovia Borso kunlaboras kun Ukrainujo
28.11.2006
La estro de la varsovia Borso, Ludwik Sobolewski, deklaris, ke venontjare oni malfermos ĝian filion en Kievo...
Japanoj subvencias restadejon por malsanuloj
28.11.2006
600 mil zlotojn destinis la japana registaro por subteni aĉeton de medicina aparataro, instalota en la restadejo por nekuraceblaj malsanuloj en la loko Oświęcim. Ĝi rolos samtempe kiel omaĝmonumento al la urboloĝantaro...
Komenciĝas fasto de ortodoksuloj
28.11.2006
Polaj ortodoksuloj komencas la 40-tagan faston antaŭ la Kristnaska Festo, la tiel nomatan „filipan” laŭ la nomo de apostolo...
Reĝisoro Sławomir Fabicki premiita en Tesaloniko
28.11.2006
Dum la 47-a Internacia Film-festivalo en Tesaloniko la pola filmo „Rekapte” de Sławomir Fabicki, estanta pola kandidato por Oskar-premio, ricevis du premiojn – por la reĝisorado kaj ankaŭ por la ĉefrolanto, aktoro Antoni Pawlicki...
Veterinformo
28.11.2006
Marde en Pollando multas nebuloj, kiuj kelkloke ŝvebas dum la plejparto de la tago...
Oficialaj balotrezultoj
27.11.2006
La Ŝtata Balotkomisiono anoncis oficialajn rezultojn de la dua raŭndo de la elekto de vilaĝ- kaj urb-estroj kaj prezidantoj de grandaj urboj en la skalo de tuta Pollando. La balotfrekventeco dum la 2-a raŭndo de la komunumaj balotoj egalis al 39,4 procentoj kaj tiu rezulto ne multe diferencas disde la neoficialaj rezultoj. En Varsovio venkis la kandidatino de Civitana Platformo, Hanna Gronkiewicz-Waltz akirante 53,18 procentojn de la voĉoj. Por Kazimierz Marcinkiewicz - reprezentanto de Juro kaj Justeco voĉdonis 46,82 procentoj de la varsovianoj. En la ĉefurbo oni notis la plej altan balotfrekventecon, kiu egalis al 53 procentoj.
Novelektitaj konsilantaranoj inaŭguras laboron
27.11.2006
La novelektitaj konsilantaranoj jam lunde inaŭguras sian laboron. En la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco okazas la unua sesio de la Urbo-Konsilio de Varsovio, dum kiu estis ĵurenoficigitaj 60 novaj konsilantaranoj. En la balotoj al la Konsilio de Varsovio venkis Civitana Platformo, akirante 27 mandatojn. Sur la dua loko estas Juro kaj Justeco kun 22 mandatoj kaj la trian okupas la koalicio Maldekstrularo kaj Demokrataro – kun 11 mandatoj.
Leĝo pri 24-horaj tribunaloj subskribita
27.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński subskribinte leĝon, establantan la 24-horajn tribunalojn, deklaris ke la leĝo envivigas liajn ideojn kontraŭbatali la deliktadon. Li samtempe esprimis la opinion, ke la rezigno pri la rapidigita punado de huliganaj ekscesoj en jurista praktiko rezultigis fakte senpunecon de la deliktuloj. Nun tiaj deliktoj kiel malobservo de korpo-netuŝebleco kaj havaĵdetruo estos punataj laŭofice urĝmaniere.
Antaŭtage de NATO-pintrenkonto en Rigo
27.11.2006
Antaŭtage de la pintrenkonto de NATO, en Rigo en Latvio, komenciĝas konferenco kun la partopreno de politikistoj, diplomatoj kaj ekspertoj. Ĝiaj partoprenintoj diskutas pri la estonteco de la Nordatlantika Pakto kaj pri la aktualaj aferoj. Marde komenciĝos debatoj, interalie pri la sekureco en Eŭropo, pri la rilatoj de NATO kun Rusujo, kaj pri la misio en Afganlando. Inter la diskutontoj estos la pola defendministro Radosław Sikorski.
Uniaj veterinaraj ekspertoj vizite en Moskvo
27.11.2006
Al Moskvo venas lunde uniaj veterinaraj ekspertoj por interparoli pri la nutraĵaj sekurecnormoj en la Komunumo. La dutaga vizito ligiĝas kun la averto de la rusaj aŭtoritatoj, ke ili envivigos ekde la venonta jaro malpermeson de viandoimporto el la Eŭropa Unio. Moskvo minacas per embargo, ĉar ĝiaopinie Rumanujo kaj Bulgarujo, kiuj membriĝos jam baldaŭ en la Unio, ne plenumas la uniajn veterinarajn normojn.
«
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij