PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Nova leĝo pri rezerva staplado de nafto
30.11.2006
La pola registaro akceptis merkrede projekton de leĝo reguliganta la kreadon kaj financadon de rezerva staplado de nafto, naftaj produktoj kaj gaso.
Politikaj preferoj en Pollando - opinisondado
30.11.2006
Post la komunumaj balotoj surprize ŝanĝiĝis la subteno, kiun poloj donas al unuopaj polaj partioj. Laŭ la plej freŝa opinisondado, preskaŭ triono de poloj voĉdonus por Juro kaj Justeco, kio signifas, ke la subteno por tiu ĉi partio kreskis je sep procentoj, superante la subtenon por la opozicia Civitana Platformo.
Novnazia aranĝo en Pollando
30.11.2006
La regiona prokuroraro en Zabrze intencas en la plej proksimaj tagoj pridemandi Leokadia Wiącek, la asistantinon de la pola deputito al la Eŭropa Parlamento Maciej Giertych kaj membrinon de Junularo Tutpollanda, koncerne ŝian supozatan partoprenon en novnazia aranĝo priskribita de la pola gazeto Dziennik.
Valoroj reprezentantaj la Eŭropan Union - opinisondado
30.11.2006
La civitanoj de la Eŭropa Unio konsideras homajn rajtojn, pacon kaj demokration kiel valorojn plej bone reprezentantajn la Eŭropan Union. Tio sekvas el la opinisondado komisiita de la Eŭropa Komisiono.
Regado de fremdaj lingvoj en Pollando
30.11.2006
Laŭ la rezultoj de opinisondado farita de CBOS pli ol duono de poloj – nome 55 procentoj – ne parolas kiun ajn fremdan lingvon. Plej bonan lingvokonon posedas junuloj: 77 procentoj de personoj inter la 18 kaj 24 jaroj konfirmis la regon de almenaŭ unu fremda lingvo.
Konferenco en la varsovia Medicina Akademio
30.11.2006
En la plej proksima sabato, la 2-an de decembro okazos en Varsovio la dua konferenco el la ciklo „Humanismaj Fundamentoj de Medicino”, organizata de la Centro pri la Postdiploma Kleriĝado de la varsovia Medicina Akademio. La temo de la renkontiĝo estos etiko en medicino.
Dr Maciej Barczewski membro de la asocio ATRIP
30.11.2006
Dr Maciej Barczewski el la Katedro de Internacia Juro en la Fakultato de Juro kaj Administrado de la Gdanska Universitato iĝis membro de la prestiĝa kaj elita asocio International Association for the Advancement of Teaching and Research in Intellectual Property (ATRIP).
Literatura Premio „Angelus” - solenaĵo en Vroclavo
30.11.2006
La 2-an de decembro en Vroclavo okazos la solenaĵo de la Literatura Premio de la Centra Eŭropo „Angelus”, dum kiu oni anoncos la nomon de la laŭreato.
Ekspozicio de anglaj miniaturaĵoj en Kielce
30.11.2006
Dek kelkajn 18- kaj 19-jarcentajn anglajn miniaturaĵojn prezentantajn dek kelkajn elstarajn historiajn figurojn oni povos admiri venontdimanĉe dum unutaga ekspozicio en Kielce. En la iama Palaco de Krakovaj Episkopoj oni prezentos portretojn de interalie reĝino Victoria, ŝia patro Frederiko la Granda, Maria Antonina kaj Georgo Vaŝingtono.
Veterinformo
30.11.2006
Ĵaŭde en Pollando regas nubiĝo kaj nebulo kun lokaj heliĝoj en la okcidento en Pomerio. Oriente kaj sude povas malforte pluvi. La temperaturoj varias inter 6 kaj 9 gradoj. Ventoj estas malfortaj, okcidentaj kaj nord-okcidentaj.
NATO-pintrenkontiĝo sen surprizoj
29.11.2006
La pintrenkontiĝo de NATO-ŝtatoj finiĝinta en Rigo kongrue kun la atendoj ne signis multan ŝanĝon rilate la plej gravajn aferojn, do la mision en Afganlando kaj difinon de la alianca evoludirekto...
Senatmarŝalo en Kartvelujo
29.11.2006
La marŝalo de la Senato, Bogdan Borusewicz, komencas merkrede kvartagan viziton en Kartvelujo, kie li interparolos interalie pri la situacio en la kaŭkaza regiono, inkluzive la kartvelan-rusan disputon, kaj pri la eventuala laŭsektora malfermo de la pola labormerkato por kartveloj.
Pollando vide al prezidanteco en Unio en 2011
29.11.2006
Per renkontiĝo kun partopreno de la aŭstra diplomato Martin Sajdik la fondaĵo "demosEuropa - Centro por la Eŭropa Strategio" inaŭguris la programon "La pola prezidanteco en la Eŭropa Unio". Pollando prezidos la laborojn de la Unio en la 2011-a jaro...
Specialistoj pri prostato debatas en Ŝĉecino
29.11.2006
Ĉirkaŭ 150 sciencistoj el pli ol 20 jaroj partoprenas tritagan konferencon en Ŝĉecino, dediĉitan al genetika risko malsaniĝi je kancero de prostato...
Britaj ekologoj por akrocefaloj ĉe Biebrza-rivero
29.11.2006
Britaj ekologoj aĉetis grundojn en nordorienta Pollando por protekti vivantajn tie maloftajn speciojn, interalie akrocefalon...
Nova filmo de David Lynch en Lodzo
29.11.2006
Dum la 14-a Festivalo "Cammerimage" en Lodzo oni montris interalie la plej novan filmon de David Lynch "Inland Empire"...
«
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij