PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Uniaj veterinaraj ekspertoj vizite en Moskvo
27.11.2006
Al Moskvo venas lunde uniaj veterinaraj ekspertoj por interparoli pri la nutraĵaj sekurecnormoj en la Komunumo. La dutaga vizito ligiĝas kun la averto de la rusaj aŭtoritatoj, ke ili envivigos ekde la venonta jaro malpermeson de viandoimporto el la Eŭropa Unio. Moskvo minacas per embargo, ĉar ĝiaopinie Rumanujo kaj Bulgarujo, kiuj membriĝos jam baldaŭ en la Unio, ne plenumas la uniajn veterinarajn normojn.
Filmtrarigardo en Kabulo
27.11.2006
En Kabulo, en Afganlando, inter la 25-a kaj 28-a de novembro okazas trarigardo de polaj filmoj. Ĝia organizanto estas Afghan Films kunlabore kun la Pola Instituto de Film-Arto. Lige kun la cenzuro-limigoj la organizantoj elektis filmojn produktitajn en la jaroj 1960-2004, interalie de polaj reĝisoroj Jerzy Hoffman kaj Aleksander Ford. La filmtrarigardo en Afganlando estas grava kulturevento kaj samtempe ĝi signas inaŭguron de la kunlaboro inter la pola kaj afganlanda kinematografioj.
Veterinformo
27.11.2006
En Pollando lunde regas nebulo, kiu en multaj lokoj malfaciligis la trafikon. Plejparte tamen estas serene, la temperaturoj varias inter 18 kaj 13 gradoj. Ventoj estas malfortaj ŝanĝiĝantaj.
Esploro de cirkonstancoj de la katastrofo
24.11.2006
Finiĝis la elportado de la kadavroj de 23 ministoj, kiuj pereis dum la metaneksplodo en la minejo „Halemba” en Ruda Śląska /la suda Pollando/. La kaŭzojn de la katastrofo esploras prokuroraro, polico kaj ministaj oficejoj. Kiel informis la ŝtatsekretario en la prezidenta kancelario Maciej Łopiński vendrede prezidento Lech Kaczyński subskribis petpostulon al la Plej Supera Kontrol-Ĉambro pri ĝisfunda ekzameno de la cirkonstancoj de la tragedio.
Kondolencaj mesaĝoj
24.11.2006
La ĉefministro Jarosław Kaczyński enskribis mesaĝon en la kondolencolibron, elmetitan en la urbooficejo de Ruda Śląska. Ni legas: „Afliktita pro la tragedio, kiu trafis Pollandon, dolorplene, kun la plej alta respekto por la pereintaj ministoj kaj kun vortoj de la plej kora kompato por iliaj familianoj”. Omaĝe al la pereintaj ministoj ĉefministro Kaczyński, sanministro Zbigniew Religa kaj la silezia vojevodo Tomasz Pietrzykowski lumigis torĉojn ĉe la mineja horloĝo. Daŭre alvenas kondolencvortoj al la familioj de la viktimoj.
Eŭropunia-rusa pintrenkonto en Helsinki
24.11.2006
En Helsinki komenciĝis la eŭropunia-rusa pintrenkonto dum kiu la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Barroso estas alvokonta Moskvon, ke ĝi forigu la embargon je la importo de la polaj nutraĵoj. La ĉefa punkto de la renkonto koncerne interparolojn pri la nova unia-rusa interkompreniĝo pro la pola vetoo estis forigita.
Reference al la pola vetoo
24.11.2006
La eksa pola ĉefministro Jerzy Buzek reference al la pola vetoo rilate al la uniaj-rusaj intertraktoj atentigis, ke nun ankaŭ la aŭtoritatoj en Bruselo rimarkas la problemon, kiun kreas la rusa politiko, celanta dividi la Union. Aliflanke la franca ĵurnalo „Liberation” opinias, ke Pollando apogis sian vetoon sur bonaj argumentoj. Nur la vetoo de Varsovio kaŭzis, ke la eŭropa publika opinio eksciis pri la rusa embargo je importo de polaj nutraĵoj – skribas la gazeto.
Malkreskas senlaboreco
24.11.2006
Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo en Pollando malkreskas senlaboreco. La nombro de senlaboruloj registritaj fine de oktobro en laboroficejoj estis je 410 mil malpli alta ol en la sama periodo de la pasinta jaro. Maciej Grabowski, ekonomikisto el la Esplorinstituto pri la Merkatomastrumado informis, ke pliboniĝon sur la labormerkato oni notas ekde la komenco de la pasinta jaro. Liaopinie tiu situacio favore influas la mastrumadon.
Scienca konferenco en Kievo
24.11.2006
En Kievo komenciĝis scienca konferenco dediĉita al Jerzy Giedroyć. La partoprenantaj ĝin sciencistoj el Ukrainujo, Pollando kaj Francio deziras proksimigi al ukrainanoj la figuron de la kreinto kaj multjara ĉefredaktoro de la pariza monatrevuo „Kultura”. Unu el la organizantoj de la konferenco, publicisto Mykola Riabczuk en sia elpaŝo atentigis, ke ukrainaj intelektuloj povas multon ellerni de Jerzy Giedroyć.
Kampanjo de Pola Radio
24.11.2006
La nunjaraj enspezoj el la aŭkcio de „Kristnaskaj arbetoj”, organizata de la 1-a programo de Pola Radio kune kun partneroj, estos transdonita al la familioj de la ministoj, kiuj pereis en la minejo „Halemba” en Ruda Śląska. La konkurso je la plej bele pentrita kristnaska arbeto daŭras kvar semajnojn, ekde la 13-a de novembro ĝis la 8-a de decembro. Ĉiun semajnon la ĵurio elektas tri venkajn desegnaĵojn. Ĉiuj verkoj estos ekspoziciotaj dum granda aŭkcio la 15-an de decembro.
Veterinformo
24.11.2006
Vendrede en la sud-orienta parto de Pollando estas serene. En la ceteraj landregionoj regas nubiĝo, loke povas pluvi. La temperaturoj tangas inter 8 kaj 13 gradoj. Ventoj estas malfortaj kaj moderaj, sudaj kaj sud-okcidentaj.
Nacia Funebro en Pollando
23.11.2006
Ĵaŭde frumatene finiĝis la savkampanjo en la karbominejo „Halemba” en Ruda Śląska (la suda Pollando). Ĉiuj 23 ministoj, kiuj troviĝis en la koridoro dum la marda metan-eksplodo pereis. La pola prezidento Lech Kaczyński proklamis la nacian funebron ĝis sabato...
Kondolencaj reagoj el la mondo
23.11.2006
La informo pri la katastrofo en la pola minejo vaste eĥis en la mondo. Apartaj kondolencaj leteroj atingis Pollandon ia. de germana prezidento Horst Köhler kaj kanceliero Angela Merkel....
Datreveno de la Roza Revolucio en Kartvelujo
23.11.2006
En Kartvelujo oni solenas la 3-an datrevenon de la Roza Revolucio. La solenaĵojn partoprenas la pola Sejmmarŝalo Marek Jurek, kiu anstataŭas tie la polan prezidenton, kiu pro la tragedio en la pola minejo nuligis sian forveturon....
Anna Fotyga en Norvegujo
23.11.2006
La pola ministro Anna Fotyga finas ĵaŭde sian dutagan viziton en Norvegio. Kiel ŝi informis, la ĉefa punkto de ŝia vizito estis interparoloj kun la norvega samrangulo Jonas Gahr Store kaj kun la prezidanto de norvega parlamento Olav Alkselsen...
Eksporto de polaj nutraĵoj al Rusujo
23.11.2006
Ĵaŭde la lastan tagon laboras en Pollando uniaj ekspertoj, kiuj kontrolas ĉu nia lando plenumas normojn koncerne nutraĵ-eksporton. Laŭ la enkondukaj rezultoj ne ekzistas motivoj, por ke Moskvo konservu malpermeson impori la polajn nutraĵ-produktojn...
«
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij