PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
GARWOLIN - 02.12.2006
08.12.2006
Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri urbo kun longdaŭra historio kaj tradicio, kvankam ĝi ne distingiĝas per apartaj monumentoj kaj vidindaĵoj. Garwolin estas la distrikta urbo en la orienta Mazovio, situanta ĉe la trako Varsovio-Lublino, troviĝanta nur 60 kilometrojn for de la pola ĉefurbo. La unua mencio pri Garwolin devenas el la 1386 jaro. Disputa estas la preciza dato de la atribuo de ĝiaj urborajtoj, tamen oni supozas, ke la akto el la 1423 jaro nur konfirmis jam pli frue ekzistantajn urborajtojn.
IŁŻA - 09.12.2006
08.12.2006
Ĉi-semajne ni proponas konatiĝi kun eksterordinara regiono de Iłża. Temas pri urbo situanta sude for de Varsovio sur la tereno, kiu apartenas al la plej frue enloĝataj en Pollando. Ĉio ĉi dank’ al riĉaj, cetere, ĝis hodiaŭ tavoloj de la ĉokoladkolora siliko...
RUDA ŚLĄSKA - 25.11.2006
24.11.2006
Ruda Śląska en la suda Pollando estas firme ligita kun la minindustrio ekde la 18-a jarcento. Sed la setlejo Ruda Śląska ekzistis jam en la 1243-a jaro....
PUŁTUSK - 18.11.2006
17.11.2006
Ĉi-foje en nia veturo tra Pollando mi propnas ekskurson al urbo relative proksima al Varsovio, al Pułtusk. Devenon de ĝia nomo klarigas jena legendo: „Antaŭ pluraj jarcentoj kaj jardekoj ĉe la rivero Narew troviĝis malgranda setlejo nomata Tusk. Ĝi havis pli komercan ol strategian karakteron kaj bonege evoluis....
LEGNICA - 04. 11. 2006
05.11.2006
Ĉi-foje ĉiĉeronante tra Pollando mi proponas viziti la silezian urbon Legnica kaj la najbarantan kun ĝi Legnickie Pole [Legnica Kampon], kiu fieras pri fascina historio. Tiuj ĉi terenoj estis enloĝataj jam ekde la 2-a jarcento de nia erao. Sian ĉefan setlejon - Lugidunum havis tiam la gento nomata latinlingve Lugii...
SANOK - 21.10.2006
27.10.2006
Apud San-rivero serpentumanta inter arbarokreskitaj montoj en la sudorienta Pollando antaŭ jarcentoj kreiĝis setlejo, kies nomo deriviĝas de la rivero kaj sonas Sanok. Jam meze de la 12-a jarcento temis pri defenda burgo kaj grava administracia centro....
SZYDŁOW - 28.10.2006
27.10.2006
En Pollando sentiĝas ĉiam pli la malkreskanta temperaturo, ĉiam pli sentiĝas la aŭtun-veno. Por iom distanciĝi de tiu aŭro, ne ĉiam orkolora, mi proponas hodiaŭ viziti la lokon Szydłów (la suda Pollando), kiu - rigardata de malproksime - pro blankaj kalkŝtonaj muroj kaj urbopordegoj vekas asociaciojn kun sunoplena kaj varma Hispanio.....
BORNE SULINOWO - 14.10.2006
13.10.2006
Lastsemajne vizitante Pollandon ni vagis tra la arbaroriĉa regiono de Działdowo, nordoriente de Pollando. Arbaroj ne makas en la nord-okcidenta parto de nia lando, al kiu mi volus inviti vin hodiaŭ. Tie troviĝas Borne Sulinowe - la plej juna urbo en Pollando. Malgraŭ pluraj tieaj spuroj pri la homa setlado la mondo eksciis pri ĝi nur komence de la 90-aj jaroj. Pli precize, la 5-an de junio 1993 kiam la urbon forlasis la lastaj rusaj trupoj, garnizonantaj en Pollando ekde la fino de la 2-a mondmilito.
DZIAŁDOWO - ne sole fungoj
08.10.2006
Działdowo kaj ĝian regionon ( situantan en la nord-orienta parto de Pollando) turistoj vizitas volonte. Logas ilin bela naturo, riĉa historio kaj originalaj historiaj monumentoj....
VROCLAVO - 02.09.2006
02.09.2006
Vroclavo estas la ĉefa urbo de la Malsupra Silezio kaj samtempe unu el la malplej novaj kaj la plej belaj urboj en Pollando. Situanta piede de Sudety-montaro, apud Odra-rivero, tranĉita de dekoj da ĝiaj flankfluejoj kaj kanaloj ĝi estas urbo etendiĝanta sur 12 insuloj, en kiu la pasadon faciligas ĉ. 200 pontoj. Pro sia apudrivera situo kaj pontonombro, transkanalaj pasejoj ĝi estas foj-foje difinata la pola Venecio.
Japana Ĝardeno en Vroclavo - 26.08.2006
25.08.2006
Antaŭ ol ni invitos vin al iu el la plej interesaj urboj, kiuj nun apartenas al tiuj, kiuj aparte zorgas pri sia sinprezento en la lando kaj eksterlande ni volas prezenti iun el ĝiaj ĝardenoj. Temas pri ĝardeno aparta kaj en Pollando malofta, nome pri la Japana Ĝardeno en Vroclavo en la sudokcidenta Pollando.
TATARA ITINERO - 19.08.2006
19.08.2006
Mezo de aŭgusto estas en Pollando tempo aparta, ne nur pro la pleno de la feria sezono. Ĝuste en ĝia daŭro al Ĉenstoĥovo celas piedire pilgrimantoj el la tuta lando por omaĝi la plej faman en Pollando ikonon de la „Nigra Madono” dum la festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Turistoj kaj personoj ne konantaj bone Pollandon povas ricevi la imagon, ke nia lando estas unukonfesia....
JURATA - 12.08.2006
12.08.2006
„Antaŭ pluraj, pluraj jaroj el la maraj ondoj aperis juna kaj ĉarma knabineto. Ne timu min – ŝi diris per melodieca voĉo - mi estas la reĝino de tiuj ĉi akvoj.....
OLSZTYN - 29.07.2006
29.07.2006
Laŭ niaj ĉiutagaj informoj vi scias gesinjoroj pri la nunjare rekorde varma somero en Pollando, la plej varma ekde 230 jaroj, ts. ekde momento, kiam oni komencis registri la temperaturon....
GÓRA
21.07.2006
Kiam Leopold Patek el Aŭstrio petis nin inviti al Góra, la partnera urbo de la germana Herzberg kun kelka honto ni konstatis, ke ankoraŭ ni ne faris tion. Ja la pola Góra realigas eksterordinare interesan partneran pilotprogramon pere de Esperanto kun la germana Herzberg Am Hartz, kiu la 7-an de julio nunjare vastigis sian nomon je „die Esperanto-stadt”. Sed tio estas la afero de la nuno kaj estonteco.
1
2
3
4
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij