PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Trarigardo de la E-Gazetaro - 31.05.2005
31.05.2005
En nia nunsemajna trarigardo ni traktas specialan numeron de „Esperanto”, lige kun la 100-jariĝo de la revuo; Ni referencas al la lasta numero de „Kontakto”. Ni samtempe enrigardas du periodaĵojn el Katalunio: „Kataluna Esperantisto” kaj „KAE-Informilo”.
Ni invitas al Pollando - BYDGOSZCZ
27.05.2005
Hodiaŭ ni volas inviti vin al la urbo verdire bone konata al multaj esperantistoj. Temas pri Bydgoszcz, la centro de la esperantista turismo en Pollando, nun ankaŭ la loko de la Kultura kaj Turisma Studumo, en kiu oni povas akiri licencon de la ŝtate agnoskita esperantlingva ĉicerono. Samtempe temas pri vere interesa kaj bela urbo, kiu ĉiujare en majo solenas siajn tagojn, al kiu aranĝo vigle aliĝas esperantistoj. Ĉeokaze ni nepre aldonu, ke la prezidanto de la urbo estas ankaŭ esperantisto.
Ni invitas al Pollando: PRZEMYŚL
27.05.2005
En nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni volas inviti vin al la plej malnova urbo en la orienta Pollando, al la urbo Przemyśl. Proksime de ĝi en la loko Pikulice, oni retrovis la plej malnovajn spurojn de la homa estado en tiu ĉi regiono, ili devenas laŭ diversaj pritaksoj de antaŭ 40 – 30 mil jaroj antaŭ nia erao. Signife pli poste, ĉar en la 4-a jarcento de nia erao, la ekzistanta jam Przemyśl estis ŝajne por la romia imperio grava administracia kaj militista centro. Atestas pri tio ia. ora medalo de romia imperiestro Walens, kiun oni retrovis en la urbo.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 24.05.05
24.05.2005
La sukcesojn de „Inter ni” el Kanado kaj „Irana Esperantisto” ni notas unue. Sekve ni invitas vin foliumi kun ni la lastajn numerojn de „Sennaciulo”, „SLEA-Informilo”, „Internaciisto” kaj „Esperanto aktuell”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 17.05.2005
17.05.2005
La ĉefherooj de nia nunsemajna trarigardo estas daŭre „La Revuo Orienta”, „La Movado” kaj „La Vojo”, kies alvenon ni ĝis nun ne konfirmis.
Ni invitas al Pollando - CZERSK
14.05.2005
Ĝis nun ni invitis vin al diversaj regionoj de Pollando, sed hodiaŭ mi volas rakonti pri ĉarma loko proksime de Varsovio, la loko, kiun mi plurfoje vizitis kaj kiu ravas min ekde la komenco. Evidentiĝas, ke vizitindaĵoj troviĝas ankaŭ en la regiono proksima al la pola ĉefurbo.
Polaj gejunuloj - la generacio de Johano Paŭlo la 2-a
14.05.2005
Pasis kvin semajnoj post la morto de Papo Johano Paŭlo la Dua. Por Varsovio la tagoj de lia malpliboniĝanta sanstato kaj forpaso estis sendube apartaj. Dekoj da miloj da homoj grupiĝis por preĝi kaj spirite Lin akompani. En ĉiuj spontanaj aranĝoj estis rimarkebla grandnombra partopreno de gejunuloj. Tiun fakton komentis ĉiuj. Ĉu oni kuraĝus tamen diri, ke la pola junularo estas religiema?
Trarigardo de la E-Gazetaro - 10.05.05
10.05.2005
Ĉi-semajne ni proponas al vi, gesinjoroj komune enirigardi la majajn numerojn de la revuo „Esperanto”, „La Revuo Orienta”. Ni enrigardas ankaŭ alian majan monatperiodaĵon el Japanio „La Movado” kaj ni referencas al „Gazeto Esperanto” de la franca esperantista grupo en Le Mans.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 26.04.2005
26.04.2005
MONATO (lingvo kaj pensado; tutmondiĝo kaj homa solidareco; librorecenzado en „Monato” – Lisa Meitner, eminenta fizikistino; borsa E-terminaro; priesperantaj rezolucioj ĉe internaciaj organizaĵoj)
Trarigardo de la E-Gazetaro - 19.04.2005
19.04.2005
Ni proponas ĉi-semajne foliumi kun ni la aprilan numeron de „Esperanto-Revuo”, la 1-an nunjaran numeron de „Komencanto”, la martan numeron de la kluba „Bulteno” de E-klubo en Prago, la plej novan numeron de la islanda „La Tradukisto” kaj la 1-an numeron de nova periodaĵo „Femina”.
Ni invitas al Pollando - ŻYRARDÓW
15.04.2005
Ĉi semajne ni volas proponi al vi viziton en urbeto, kiu troviĝas mezvoje inter Varsovio kaj Lodzo. Ĝi vekas interesiĝon aparte pro sia plej malnova parto, kiu aktuale aspektas same kiel antaŭ 100 jaroj. Ĝiaj komencoj radikas en la 20 jaroj de la 19-a jarcento.
Ni invitas al Pollando - WADOWICE
15.04.2005
En nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni volas inviti vin al urbo aparta. Al la urbo, pri kiu la forpasinta antaŭ unu semajno papo Johano Paŭlo la 2-a diris, ke ĉio ĉi tie komenciĝis. Ĉi tie la vivo kaj la lernejo kaj la sacerdoteco komenciĝis. Ni invitas vin al Wadowice, la naskiĝurbo de la Karol Wojtyła – la urbo situanta en la suda Pollando.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 12.04.2005
12.04.2005
En nia nunsemajna Trarigardo ni atentigas pri la plano „Esperanto por evoluo”, pri kiu skribas Renato Corsetti en „Internacia Pedagogia Revuo”; Tri Zamenhof-libroj furoras en Japanio. La aprila „La Revuo Orienta” ĉi-foje ia. per apartaj gratulmesaĝoj atentigas pri tiu ĉi evento. La japana „La Vojo” aliflanke sciigas pri aperonta „Taglibro” de Petr Ginz. Lige kun tiu ĉi-junaĝa viktimo de holokaŭsto (esperantisto) pri kiu scias la tuta mondo ni citas ankaŭ el la unua nunjara numero de „Starto”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 22.03.2005
21.03.2005
Ĉi-semajne ni konfirmas la ricevon de multaj klubaj gazeto, kiel „Informa Bulteno de Bolonja Esperanto-Grupo „Achille Tellini 1912”, de la gazeto de E-Klubo en Skoevde en Svedio, la bulteno de la hispana grupo „Fido kaj Espero”, „Informilo” el la finna Turku, la gotenburga „Inter-Ligilo”. Krome denove ni enrigardas la periodaĵojn el Azio: la bultenon de KAEM-komisiono „Esperanto en Azio” kaj la martan „La revuo Orienta”. Ni mencias "Magdeburgan Foilion"
Trarigardo de la E-Gazetaro - 15.03.2005
15.03.2005
ESPERANTO (rokmuzike diskonigi E-on; multlingvismo en EU; litovoj prepariĝas al UK; kluba agado de esperantistoj; Petro Ginz – juna esperantisto pereinta en Auschwitz); ONDO DE ESPERANTO (Eŭropia karaktero de AIS – interaporolo kun profesoro Helmar Frank; ĉu eŭropa himno dum UK en Vilno?); KATALUNA ESPERANTISTO (katalunaj proverboj); INFORMOJ DE ESPERANTO-ASOCIO DE ESTONIO (Paul Ariste – ugro-finnisto kaj interlingvisto)
Ni invitas al Pollando - BOCHNIA
11.03.2005
Hodiaŭ ni volas inviti vin al unu el la plej malnovaj urboj de Pollando, ĉar Bochnia en la 2003-a jaro solenis sian 750-jariĝon. Ĝi estas ne nur malnova, sed ankaŭ bele situita. Sude ĉirkaŭas ĝin montoj, norde antaŭ la urbo vastiĝas ebenaj terenoj.
«
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij