PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Ni invitas al Pollando - BOCHNIA
11.03.2005
Hodiaŭ ni volas inviti vin al unu el la plej malnovaj urboj de Pollando, ĉar Bochnia en la 2003-a jaro solenis sian 750-jariĝon. Ĝi estas ne nur malnova, sed ankaŭ bele situita. Sude ĉirkaŭas ĝin montoj, norde antaŭ la urbo vastiĝas ebenaj terenoj.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 08.03.2005
08.03.2005
Nunsemajne ni proponas komune foliumi „Etnismo”, kiu riĉas per artikoloj tradukitaj kaj originalaj pri la problemoj de etnoj. Ni enrigardas du martajn periodaĵojn el Japanio: „La Movado” kaj „Nova Vojo”. Ni laŭenhave prezentas du nunjarajn numerojn de „Inter ni” el Kanado. Ni fine konfirmas la ricevon de la lasta „Informilo por interlingvistoj”
Ni invitas al Pollando - PISZ
04.03.2005
Nur antaŭ kelkaj tagoj ni informis vin pri la kreiĝanta nova turisma itinero, kies administra centro estos la loko Pisz. Kiel la plej granda trezoro de tiu ĉi urbero - en la nord-orienta Pollando - rolas ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, aparte lagoj, arbaroj kaj rivero, kiuj estas vera paradizo por la fiŝhokantoj kaj ĉasistoj. La regiono de Pisz satisfaciigas ankaŭ ĉiujn amatorojn de silento kaj trankvilo.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 01.03.2005
01.03.2005
Nunsemajne ni proponas buntan trarigardon, en kiu ni komune foliumos la laste alvenintajn numerojn de la itala „l’ Esperanto”, la sveda „La Espero” kaj la germana „Esperanto aktuell”. Ni enrigardas krome la periodaĵon el la finna Tampere „Vekilo”. Kelkan atenton ni donas al la 5-a kaj 6-a pasintjaraj numeroj de „Komencanto” kaj fine ni proponas enrigardi la decembran „Medicinan Internacian Revuon”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 22.02.2005
22.02.2005
Ni referencas al la speciala itallingva numero 2004 de la itala „L’ Esperanto” dediĉita al la lingvokomunikado en Eŭropo, ni referencas al la lastaj numeroj de trimonataj periodaĵoj el Francio „Gazeto ESPERANTO” kaj „Norda Gazeto”. Ĉi-semajne ni proponas ankaŭ komune foliumi la februarajn numerojn de la japanaj „La Movado”, „La Revuo Orienta” , "Nova Vojo".
Trarigardo de la E-Gazetaro 15.02.2005
17.02.2005
ESPERANTO (Litovio – la nunjara kongreslando; helpo de esperantistoj al viktimoj de cunamo; E-o en Afriko; E-kariero de la pola kanzono „Knabineto arbareton...”); LA MERKATO (laboro de Terminologia Esperanto-Centro); MAGDEBURGA FOLIO (E-o kaj la eŭropa identeco); NIA BULTENO (prezentado de E-o en amasomunikiloj); DEFA BULTENO (Zamenhof-vespero en la pola ambasadejo en Kopenhago); VERDA SAKSOFONO (diraĵoj de Laocio)
Trarigardo de la E-Gazetaro - 08.02.2005
08.02.2005
En nia nunsemajna Trarigardo ni koncentriĝas ĉefe pri la literaturaj kontribuoj en la novembra kaj decembra numeroj de la kroata „Tempo” kaj en la decembra „Literatura Foiro”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 01.02.2005
07.02.2005
Ĉi semajne ni pritraktas la januaran numeron de „La Revuo Orienta”, la lastan numeron de „Irana Esperantisto” kaj la januaran numeron de „Penseo” el Ĉinio.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 25.01.2005
25.01.2005
Nunsemajne ni amplekse priparolas la decembran numeron de "Israela Esperantisto', kiu enhavas multajn interesajn kontribuojn. La plej aktuala kaj kortuŝa rilatas al la detaloj, ligitaj kun Peter Ginz, juna esperantisto kaj lia tuta esperantista familio. La desegninto de la fama jam "Vidaĵo de la Luno", spertinte la amaron de la getto en Terezin pereis en gaskamero de Auschwitz.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 18.01.2005
18.01.2005
ONDO DE ESPERANTO (Eŭropa Bulteno – planoj de Eŭropa Esperanto-Unio por 2005, hungaroj esperantigas la projekton de la eŭropunia konstitucio); MONATO (Eŭropa perspektivo laŭ Umberto Brocatelli, pri Irena Sendlerowa, Edward Croagert – forgesita lingvoaŭtoro); NORVEGA ESPERANTISTO (Nova ttt-ejo kun la uzo de Esperanto, kontraŭ komercigo de julaj solenaĵoj); STARTO (ttt-ejo de E-biciklistoj, Eli Urbanová en ĉeĥa televido, konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko); LA DOMO (Nederlandaj ventmueliloj)
Trarigardo de la E-Gazetaro - 11.01.2005
17.01.2005
Ĉi-semajne ni invitas komune foliumi la 4-an pasintjaran numeron de „Internacia Pedagogia Revuo”, la januaran numeron de „Nova Vojo” el Japanio kaj la lastan pasintjare aperintan numeron de „Mezmara Stelo” el Malto.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 04.01.2005
17.01.2005
En nia nunsemajna trarigardo ni traktas la januarajn numerojn de „Esperanto-revuo”, la oficiala organo de UEA kaj de „La Movado” de Kansaja Ligo de Esperanto Grupoj el Japanio. Ni proponas ankaŭ komune foliumi la lastan pasintjaran numeron de la organo de HEF”, „Boletin”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 28.12.2004
28.12.2004
La 25-a kolekto de „Monato” estas la okazo mallonge, retrorigarde interparoli kun redaktoro Stefan Maul. La lasta „Informilo por Interlingvistoj” tutece per sia enhavo omaĝas la jubileon de 65-jariĝo de profesoro Humphrey Tonkin. Al ĝi ni donas la atenton sekve, kaj fine ni traktas la lastan venintan al la redakcio numeron de „La Gazeto”.
Trarigardo de la E-Gazetaro - 21.12.2004
28.12.2004
JEUN ESPERANTO INFO (novtipaj bibliotekoj – „liberigado” de libroj, IJK en Kovrov); LA KANCERKLINIKO (poemo de Eroŝenko, ukrainanon amas futbalon, juna tradukista talento, hajkoj); NORVEGA ESPERANTISTO (kluba agado, studi en kelkaj landoj, mortis Johan Hammond Rosbach); INTERNACIISTO (Ĉu nia socio estas violenta?); SLEA-INFORMILO; DANA FERVOJISTO
Trarigardo de la E-Gazetaro - 14.12.2004
14.12.2004
Ni proponas denove ĉi-semajne enrigardi la decembran „Esperanto Revuon”, sekve ni traktos la sammonatajn „La Revuo Orienta” kaj „La Vojo” – ambaŭ el Japanio. Fine ni enirgardos du bultenojn „Inter-Ligilo” el Gotenburgo, Svedio kaj „Inter ni” el Kanado.
Trarigardo de la E-gazetaro - 07.12.04
09.12.2004
ONDO DE ESPERANTO (Pluaj eĥoj de la prilingva lunĉodebato en Varsovio, kunorganizita de Radio Polonia; Lernu! - eduka TTT-ejo de TEJO; Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj ĵurnalismo en Esperanto; Norda Osetio), BERLINA INFORMILO (Jubileo de profesoro Bociort, konata lingvisto kaj esperantisto; papera versio pli dezirata ol la elektronika), MAGDEBURGA FOLIO (Prof. Ignat Bociort 80-jariĝis; 125-a kreodatreveno de volapiko), L’ESPERANTO (Prezentado de Esperanto al neesperantistoj), FENIKSO (Helpo de nederlandaj esperantistoj al rumana lernejo)
«
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij